André Raison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Raison
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1639 (1639-11-30)
en Parizo
Morto 30-an de novembro 1718 (1718-11-30) (79-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo orgenistokomponisto • muzikinstruisto
vdr

André RAISON (n. proksimume en 1640 en Nanterre — m. 1719 en Parizo) estis franca orgenisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sian edukadon Raison ricevis en la abatejo Sainte-Geneviève en Nanterre, kie li ankaŭ akiris la postenon de orgenisto. Li ankaŭ fariĝis orgenisto ĉe la jezuito-preĝejo en la Saint-Jacques- strato en Parizo. Ĉi tie oni nomis lin unu el la plej bonaj orgenistoj de la urbo fine de la 17-a jarcento. Unu el liaj lernantoj estis Louis-Nicolas Clérambault.

Johann Sebastian Bach transprenis muzikan temon de Raison, por sia fama „Pasakaljo kaj fugo en c-minora (BWV 582)

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Raison postlasis du kolektojn de orgenkomponaĵoj, la unua estis publikigita en 1688, la dua en 1714. Ili entenas kvin orgenmesojn en la diversaj modaloj, „Noëls variés“ (aranĝaĵoj kaj variacioj pri popularaj kristnaskokantoj), unu magnifikaton kaj variajn aliajn pecojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Livre d`Orgue contenant cinq Messes … et une Offerte … (Premier livre d`Orgue), 1688
  • Second livre d`Orgue sur les acclamations de la paix tant desirées … 1714
  • Offertoire du 5e ton
  • Messe du 3e ton

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]