Aneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aneto
Illustration Anethum graveolens0.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Aneto Anethum
Anethum graveolens
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La aneto (Anethum graveolens L.) botanike apartenas al la apiacoj (apiaceae).

En la kuirarto uzatas la foliopintoj, floroj kaj la semoj de la planto. Aneto fajnigas la guston de salatoj, saŭcoj, fiŝaĵo, kazeo, kukumo, kukurbo, legomaj supoj, pano, terpomaĵo kaj ovaĵo.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La nomo dill en la angla kaj dile en la malnovangla estas konsiderataj el malnovnordlandaanglosaksa vorto dylle, signifanta "trankviligi aŭ luli," ĉar la herbo havas la furzigan funkcion de malpezigi gason.

Aliflanke en Vjetnamio oni havas interesan fabelon pri la etimologio de Thì là en la vjetnama: Kial la herbo akiris la nomon Thì là, signifanta "Certe estas...." Kiam la herbo postulis ke Dio donu nomon al li, Li bezonis longan tempon por elekti lian nomon ĉar Li ne plu povis trovi ne-uzitan nomon por vegetaĵo.

La Dio diris,

- La nomo de vi estas ... certe estas ... certe estas (Thì là) ...

La herbo ĵus aŭdis tiun, kaj iĝis kontenta kaj kriis:

- Ho, mi nun havas bonan nomon! Mi estas "Thì là"!