Angéla Almásy
Angéla Almásy | |
---|---|
![]() Angéla Almásy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Almásy Angéla |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1940 |
Morto | 25-an de septembro 2009 (69-jara) en Alsóörs |
Okupo | |
Okupo | artisto |
Angéla Almásy [almAŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Almásy Angéla estis hungara tekstilartisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Markovitsné Almásy Angéla.
Angéla Almásy[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1940 en Magyargencs, ŝi mortis la 25-an de septembro 2009 en Alsóörs.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Angéla Almásy frekventis bazlernejon en Magyargencs kaj Kemeneshőgyész, poste ŝi maturiĝis en gimnazio en Pápa en 1959, fine ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1964. Ŝia plej grava instruisto estis Erzsébet Bakay. Post siaj studoj ŝi laboris kontinue ĝis la emeritiĝo en 1995 en tekstila uzino de Pápa. Ŝia tekstilaĵo ricevis premion jam en 1965. Post 3 jaroj ŝi estis altrangigita arta gvidanto. Post la emeritiĝo la familio ofte vivis en somerumejo de Alsóörs. Ŝi edziniĝis en 1964 kaj naskis du filinojn. Ŝi ricevis laborejajn kaj ekspoziciajn premiojn.
Elektitaj individuaj ekspozicoj[redakti | redakti fonton]
- Pápa (1977)
- Kőszeg (1977)
Elektitaj grupaj ekspozicoj[redakti | redakti fonton]
- Szombathely (1975)
- Arthalo Budapeŝto (1975)