Angéla Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angéla Németh
Angéla Németh
Angéla Németh
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1946 (1946-02-18)
en Budapeŝto
Morto 5-an de aŭgusto 2014 (2014-08-05) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Angéla Németh
Familio
Edz(in)o Miklós Németh (lancoĵetisto)
Okupo
Okupo lancoĵetisto • basketbalisto
vdr

Angéla Németh [angEla nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Angéla estis hungara sportisto (lancoĵetisto, korbopilkisto), olimpiano, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Ránky Mátyásné.

Angéla Németh[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1946 en Budapeŝto, ŝi mortis la 5-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Angéla Németh estis sportisto en pluraj branĉoj ekde 1959. Inter 1965-1972 ŝi apartenis al la hungara nacia elektita teamo kiel lancoĵetisto, ŝi faris trifoje hungarajn rekordojn. Ŝi apartenis ankaŭ lu hungara junulara nacia teamo en korbopilko. Ŝi estis ĉampiono en Somera Olimpiko 1968, poste ĉampiono de Eŭropo en 1969. En 1970 pro nasko ŝi ne sportis kaj en 1972 pro sporta malsaneto ŝi forlasis la sporton. Intertempe en 1968 ŝi akiris sportopedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, poste ŝi estis sporta pedagogo en la Scienca Universitato Loránd Eötvös, baldaŭ en la Veterinara Universitato de Budapeŝto. En la lasta universitato ŝi estis katedrestro ekde 1990.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • du memortabuloj en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]