Angel Todorov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Angel TODOROV (cirile Ангел Тодоров, naskiĝis en 1942, mortis la 21-an de aŭgusto 1997) estis bulgaro esperantistiĝinta en aĝo de 21 jaroj dum somero 1963, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Bulgario. Li fariĝis prezidanto de Bulgara Esperanto-Junularo kaj poste sekretario de Bulgara Esperanto-Asocio, ĝenerala direktoro de la Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica kaj estrarano de la asocio Monda Turismo, inter la jaroj 1978 kaj 1989 estis UEA-komitatano kaj de 1983 ĝis 1987 ĉefdelegito de UEA en Bulgario.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]