Angela Schijf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angela Schijf
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1979 (1979-08-07) (44-jaraĝa)
en Uithoorn
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • ludisto
TTT
Retejo https://angelaschijf.nl/
http://www.angelaschijf.nl/_lib/index2.php
vdr
Angela Schijf

Angela Schijf [Anĝela Sĥejf] (Uithoorn, 7-an de aŭgusto 1979) estas nederlanda-belga aktorino. Schijf estas ekde 2007 antaŭ ĉio konata kiel Eva van Dongen en la policoserio Flikken Maastricht (policanoj Maastricht).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Angela Schijf konatiĝis kiel Kim Verduyn (1996-1999) en la sapserio Goede tijden, slechte tijden (Bonaj tempoj, malbonaj tempoj). Pliposte ŝi rolis antaŭ ĉio en nederlandaj filmoj, kiel Ik ook van jou (Mi ankaŭ de vi) kaj Van God Los (Malligita de Dio).

Ekde 2007 ŝi rolis kiel detektivino Eva van Dongen en la sukcesplena televidoserio Flikken Maastricht, en kiu ŝi kune kun Victor Reinier ludas la ĉefrolon. La serio ĉiusemajne estas spektata de pli ol du miliono da homoj. En 2014 ŝi gajnis kune kun siaj kolegoj la Gouden Televizier-Ring (ora televiziero-ringon) por Flikken Maastricht per 46% de la voĉoj.

En 2013 ŝi videblis en la filmo de libro Daglicht (Taglumo). Tiu suspensfilmo estas bazita sur la samnoma libro de Marion Pauw. Antaŭ tio ŝi gajnis la Rembrandt premion por plej bona aktorino. En 2016 ŝi ricevis la Zilveren Televizier-Ster (Arĝenta Televiziero-stelo) por plej bona televidoaktorino. En 2017 ŝi denove gajnis tiun premion.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Angela Schijf studis je la Hermann Wesselink College en Amstelveen kaj sukcesis en 1998 por la VWO (Pepara scienca edukado). Je la 3-a de julio 2002 ŝi edziniĝis de la belga aktoro kaj kantisto Tom Van Landuyt;[1] ekde 2013 ŝi havas ankaŭ la belgan naciecon krom la nederlandan. La paro havas tri filinojn (Mensje Frédérique, Zus Marie kaj Bloem).

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Kinejo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Angela Schijf kaŝe edziniĝis! Arkivigite je 2017-02-28 per la retarkivo Wayback Machine, "De Telegraaf" (4-a de julio 2002)