Angelo Mariani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angelo Mariani
Persona informo
Aliaj nomoj le Père de la Coca
Naskiĝo 17-an de decembro 1838 (1838-12-17)
en Pero-Casevecchie
Morto 1-an de aprilo 1914 (1914-04-01) (75-jaraĝa)
en Saint-Raphaël
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Loĝloko Korsiko
Ŝtataneco Francio
Subskribo Angelo Mariani
Okupo
Okupo pharmacy technician • inventisto • reklamisto • kemiistoapotekisto
vdr
Medalo de Mariani, 1895 (aŭtoro: Oscar Roty).
Reklamo de Vino Mariani, kun aludo al la Papo Leono la 13-a

Angelo MarianiAnge-François Mariani (17-an de decembro 1838 en Pero-Casevecchie, KorsikoParizo, 1-an de aprilo 1914) estis franca ĥemiisto, famkonata kiel inventinto de la unua vino kun kokaino, Vin Mariani (Vino Mariani), en 1863.

Mariani nerekte enkondukis la folion de kokao al la ĝenerala publiko, ĉar li importis tunojn da folio kaj uzis ĝian ekstrakton en plurajn produktojn. La koka-vino, iasence antaŭaĵo de Koka-Kolao, estis la inventaĵo, kiu igis lin riĉa kaj fama[1].

Papo Leono la 13-a premiis lin kaj li uzis tion en la reklamado, ĝis kiam la vendo de la produkto estis malpermesata, en 1914.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Drug that spans the ages: The history of cocaine". London: The Independent. 2006-03-02.