Anger-fontano nova (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La puto en 1987, estanta ankoraŭ tre giganta; dekstre estas la ĉefa poŝtoficejo.
Situacio en 2011: fontano en plena harmonio kun la ĉirkaŭaĵo. La preĝejo en la fono apartenas al la ursulanina monaĥejo, maldekstre estas la Galerioj Anger 1.

La Nova Anger-fontano (germane: Neuer Angerbrunnen) estas unu el la multnombraj akvaj konstruaĵoj en la urbocentro de Erfurto (Anger-placo nr. 1)

Pri la artisto[redakti | redakti fonton]

La ĉefverko de Waldo Dörsch (1928-2012) estis inaŭgurita en 1982 antaŭ la Galerioj Anger 1. Ĝi estu orienta kontraŭo al la okcidente situanta Malnova Anger-fontano. Tio fariĝis en la kadro de la grandstila alikonstruo de Anger-placo kaj Anger-strato al piedira zono. Multaj verkoj de la artisto, filo de lignoskulptisto, estis fontanoj (ekz. la Diana-fontano antaŭ la iama Centrum-grandmagazeno en Suhl).

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La unuan dezajnon li faris inter 1975-1980 komisie de la urba magistrato. Celo estis fari lokon por ripozumado sen bloki la promenadon de aliaj piedirantoj; fari artaĵon ĉiusezone imponan de longe kaj de mallonge; fari markilon identigadan por la placo. Malfacilege estis trovi formon kaj grandon kiu povus konkurenci kun la aliaj, 600 jarcentojn stile evoluintaj konstruitaĵoj sur la placo.

Rezulto estis verko kiu aspektis tre abstrakta por multaj kaj ne trovis nur admirantojn! Laŭ la artisto la konstruaĵo peras "socialisman vivoĝojon", "dinamikajn vivofortojn", "patoson de vitala moviĝo kaj senĉese renoviĝanta naturo" per la abstrakta bildigo de tri dancantaj knabinoj.

La artaĵo kaj nova urba planado[redakti | redakti fonton]

Du jardekojn poste la aspekto de Anger-placo denove ŝanĝiĝu. Kiam oni malkonstruis la samtempe novkonstruitan Anger-angulon (hodiaŭ tie troviĝas librovendejo en - ankaŭ - pridiskutita modernega konstruaĵo), la estonteco de la fontano same estis en danĝero. Kelkaj intencis forigi ĝin, kelkaj proponis forigon nur de la tro kolosaj randaj partoj. La dua solvo realiĝis. En konsento kun Dörsch oni malkonstruis la grandajn sidbenkojn kaj orientigis la fontanajn pelvojn en la direkto de la placo. Verŝajne nur tiam oni sukcesis feliĉe integrigi la puton en la ensemblo arkitektura de la placo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]