Anger-muzeo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anger-muzeo (Erfurt))
Anger-muzeo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Estiĝo 1886
Koordinatoj 50° 58′ 32″ N, 11° 2′ 3″ O (mapo)50.975611.0342Koordinatoj: 50° 58′ 32″ N, 11° 2′ 3″ O (mapo)
Anger-muzeo (Erfurto) (Turingio)
Anger-muzeo (Erfurto) (Turingio)
DEC
Anger-muzeo (Erfurto)
Anger-muzeo (Erfurto)
Situo de Anger-muzeo (Erfurto)
Map
Anger-muzeo
Retpaĝo http://www.angermuseum.de
vdr
La muzeo en 2009.

La Anger-muzeo (germane: Angermuseum) estas unu el la multnombraj muzeoj en Erfurto (Anger 18).

Historio de la domo[redakti | redakti fonton]

Komisie de la majenca guberniestro Philipp Wilhelm von Boineburg ĝi estis konstruita de 1706-12 kiel pakaĵ- kaj pesilkorto; mallongan tempon rezidis tie ĉi ankaŭ la guberniestro: tio eksplikas la troigitan belecon por simpla funkcia konstruaĵo. La planoj estis de Maximilian von Welsch. Ekde 1712 ĝi anstataŭis la malnovan pesilejon. Krome utiliĝis la konstruaĵo kiel biblioteko kaj arsenalo por la armeo. En 1768 oni starigis la multampleksan privatan bibliotekon de la guberniestro Boyneburg (Bibliotheca Boineburgica) tie ĉi, kiu antaŭe estis estinta je publika uzo en domo en la kvartalo Brühl (Mainzerhof-placo nr. 12). Dum la Marta Revolucio koncentriĝis la surstrataj bataloj en la 24-a de novembroj en Bahnhof-strato kaj rekte antaŭ la muzeo, kie mortis 12 submajstroj kaj metiistoj kaj 7 soldatoj. Pri tio memorigas onin ĝis hodiaŭ tabulo muntita maldekstre je la ekstera muro.

La 19-an de februaro 1945 la ejoj estis grave damaĝitaj per bombardado[1], la remalfermo iĝis en la 8-a de decembro 1946.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵa fasado estas subdividita per pilastroj kaj per plastikaĵoj riĉe ornamita. En la frontono videblas statuo de la protektanta patrono de la urbo (Sankta Marteno) kaj kvar skulptaĵoj kun la personigitaj virtoj Justitia (justeco), Caritas (bonfaremo), Prudentia (prudenco), Vigilantia (gardemo). Faris ilin Gottfried Gröninger. Ĝis hodiaŭ konserviĝas en la teretaĝo la halo por la registrado de la vartransportiloj.

Uzo kiel muzeo[redakti | redakti fonton]

Ekde junio 1886 la konstruaĵo utiliĝis kiel muzeo por arto mezepoka. Ĝin daŭre kunsubtenis kaj kunsubtenas la societoj Erfurter Museumsfreunde e.V. kaj Verein für Kunst und Kunstgewerbe.

La pinakoteko pliriĉiĝis per la postlasaĵoj de Friedrich von Nerly. En 1912 estris la muzeon Edwin Redslob, poste Walter Kaesbach. Sub Herbert Kunze (1925-37) la muzeon havis veran ekfloron. Ĝis la potencakiro de la nazioj la muzeo estis tre malfermita por moderna arto. La muzeo estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 6:00 p.m. krom lundo.[2]

Artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Multaj gravaj artaĵoj (bildoj, fajencoj) troviĝas en la pinakoteko, de la mezepoko ĝis la Klasika modernismo kun la Heckel-ĉambro.

Bildoj de la sekvontaj artistoj (i.a.) konserviĝas surloke: Johann Samuel Beck, Joseph Anton Koch, Caspar David Friedrich, Carl Blechen, Friedrich von Nerly, Carl Rottmann, Anselm Feuerbach, Carl Schuch, Andreas Achenbach, August Wilhelm Ferdinand Schirmer, Friedrich Preller la Maljuna kaj Carl Spitzweg.

Aliaj fokusoj koncentriĝas sur la Vajmaran pentristan skolon (Weimarer Malerschule) kaj la modernismon.

Erich Heckel pentris inter 1922-24 en volbita ĉambro teretaĝe la vivoperiodojn de la viroj kaj virinoj (Lebensstufen). Videblas figuroj el la amika rondaro ĉirkaŭ Stefan George. Ili taksiĝas esti la plej grava ekspresionisma vandbildciklo de Germanio. La muzea direktoro Walter Kaesbach, amiko de Heckel, instigis la verkon kaj la erfurta mecenato Alfred Hess donis monon.

En la artmetia kolektaro montriĝas fajencaĵoj, vitraĵoj, porcelanaĵoj, mebloj kaj samtempaj juveloj. En la 6-a de septembro 2004 transdonis al la muzeo la vidvino de la erfurta grafikisto, instruisto kaj kolektisto Rudolf Franke donace kolekton da ĉ. 14.000 folioj (verkoj i.a. de Picasso, Chagall kaj Heckel, Dix kaj Kirchner).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruth und Eberhard Menzel:Zweckbau ziert barocke Fassade. Häuser und ihre Geschichte: Angermuseum. Thüringische Landeszeitung, 12-a de junio 2010
  2. Anger museum. Arkivita el la originalo je 2022-12-24. Alirita 2022-12-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]