The Football Association

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Angla Futbalo-Asocio)
The Football Association
emblemo
federacio de futbalo • retejo
Komenco 1863 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Anglio
Ĉefestro(j) William Mountbatten-Windsor • Reĝa Moŝto vd
Membro de International Football Association Board • FIFAUEFA vd
Filioj Wembley National Stadium Ltd vd
Posedatoj Great Britain women's Olympic association football team • vira sub-18-jarula futbala teamo de Anglio • angla nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • England national association football B team • England national amateur football team • vira sub-19-jarula futbala teamo de Anglio • angla nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • England national beach football team • England women's national under-17 football team • vira sub-16-jarula futbala teamo de Anglio • England national association football C team • England women's national under-19 football team • ina sub-23-jarula futbala teamo de Anglio • ina sub-20-jarula futbala teamo de Anglio • England women's national beach football team • Twin Towers • Stadiono Wembley • Angla nacia teamo de futbaloStadiono WembleyAngla virina nacia teamo de futbalo • nacia futbala teamo de Anglio de sub-21-jaraj viroj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

The Football Association (FA, Futbala Asocio) estas la reganta institucio de futbalo en Anglio kaj en la Krondependaĵoj Ĵerzejo, Gernezejo kaj Manksinsulo. Formita en 1863, ĝi estas la plej antikva futbala asocio en la mondo kaj estas responsa por la superrigardo de ĉiaj aspektoj de kaj amatora kaj profesia ludado en sia teritorio.

La FA-Pokalo uzita el 1992 ĝis 2013.

La FA regas ĉiujn konkurencajn futbalmatĉojn ene de sia fako je tutlanda nivelo, kaj nerekte ankaŭ je loka nivelo tra la graflandaj futbalasocioj. Ĝi regas nombrajn konkurencojn, el kiuj la plej fama estas la FA-Pokalo. Ĝi estas responsa ankaŭ por la nomumo de ludontoj en la vira, virina kaj la junula naciaj teamoj de futbalo.

La FA estas membro kaj de UEFA kaj de FIFA kaj tenas permanentan sidlokon en la "International Football Association Board" (IFAB, Internacia Futbala Stabanaro) kiu estas responsa pri la Reguloj de futbalo. Kiel la unua futbalasocio, ĝi ne uzas la landan nomon "English" (angla) en sia titolo. La FA havas sidejon en la stadiono Wembley, Londono. La FA estas membro de la Brita Olimpika Asocio, kio signifas, ke la FA havas kontrolon super kaj la vira kaj la virina olimpikaj futbalteamoj de Granda Britio.[1]

Ĉiuj anglaj profesiaj futbalkluboj estas membroj de la Football Association. Kvankam ĝi ne regas ĉiujn ĉiutagajn funkciadojn de la F.A. Supra Ligo, ĝi havas vetopovon super la nomumo de la Liga Proparolanto kaj de la Plenumkomitato kaj super ajna ŝanĝo en la ligoreguloj.[2] La Angla Futballigo, formata de la tri tute profesiaj dividoj sub la Premier League, estas memrega, sub la kontrolo de la FA.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Team GB decision reached". TheFA.com. 26a de junio 2011. Alirita la 3an de marto 2015.
  2. "The Premier League and Other Football Bodies". Arkivigite je 2012-10-22 per la retarkivo Wayback Machine Premier League. Alirita la 17an de majo 2007.