Angono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Angono
Angono Rizal.JPG
Administrado
Poŝtkodo 1930 [+]
Retpaĝaro www.angono.gov.ph [+]
Demografio
Loĝantaro 113 283  (2015) [+]
Loĝdenso 4 320 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 31′ N, 121° 9′ O (mapo)14.523375121.153625Koordinatoj: 14° 31′ N, 121° 9′ O (mapo) [+]
Areo 26,22 km² (2 622 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Situo de Angono
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Angono, Rizal [+]
Information icon.svg
vdr

Angono - tagaloge Bayan ng Angono - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Rizalo. La loknomo derivas el mito signifanta "la nano".

Urbodomo de Angono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Angono kuŝas laŭ lago Laguna de Bay [1]. Taytay (Rizalo) troviĝas nur 4, Binangonan 8, Pasigo 9, Kezonurbo kaj ĉefurbo Manilo po 20 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Angono estis fondita en 1766 kaj konvertiĝis al municipo en 1935. Ĉirkaŭ 2010 Angono atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Angono estas la arta ĉefurbo de Filipinoj kun vigla komercado kaj kun turismaj cellokoj. Estas ankaŭ fiŝkaptado en la lago.

Vojo en Angono

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

Angono gastigas akademion. Kristanismo estas la ĉefa religio en la urbo, la plimulto estas katolikoj, krome estas kelkaj sektoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Angono havas trairan laŭlagan vojon inter Taytay kaj Binangonan. La loĝantoj uzas biciklojn, triciklojn, bustetojn kaj aŭtobusojn. La haveno servas nur por fiŝkaptistoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Angono estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1005 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans