Zapardiel de la Ribera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Angostura de Tormes)
Zapardiel de la Ribera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05631
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 84  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 5° 20′ U (mapo)40.355555555556-5.3286111111111Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 353 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zapardiel de la Ribera (Provinco Avilo)
Zapardiel de la Ribera (Provinco Avilo)
DEC
Zapardiel de la Ribera
Zapardiel de la Ribera
Situo de Zapardiel de la Ribera
Zapardiel de la Ribera (Hispanio)
Zapardiel de la Ribera (Hispanio)
DEC
Zapardiel de la Ribera
Zapardiel de la Ribera
Situo de Zapardiel de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zapardiel de la Ribera [+]
vdr

Zapardiel de la Ribera [zaparDJEL delariBEra] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Zapardiel de la Ribera estas komprenebla etimologie kiel Zapardiel de la Rivero, alude al apuda rivero Zapardiel. Tiu nomo eble devenas el hebrea vorto capardelh kiu signifus «rivero de ranoj» nome «ranrivero», transigita tra la lokaj araboj.

Zapardiel de la Ribera en la provinco Avilo.
Angostura.
Almanzor, plej alta pinto de la Centra Sistemo, estas ĉe la limo inter la municipoj Zapardiel de la Ribera kaj Candeleda.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Zapardiel de la Ribera kaj Angostura de Tormes aŭ La Angostura. Ĝi okupas totalan areon de 43,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 100 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el 1930 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 81 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Santiago de Tormes, Navalperal de Tormes, Santiago de Tormes, Bohoyo kaj Candeleda. La municipo estas en la kerno de la Sierra de Gredos borde de la rivero Tormes. La loĝloko estas je 1349 msm. Ene de la municipa teritorio estas parto de la Regiona Parko de la Sierra de Gredos, kiu enhavas la montojn Almanzor (2592 m) kaj La Galana (2568 m) kaj Cinco Lagunas (Kvin Lagetoj). Flaŭro kaj faŭno estas altmontaraj, inter kiuj hispana kapro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindas preĝejo, ermitejoj, akvomuelejo, ponto ktp.

Bildaro de Angostura[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]