Angra Mainju

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Angra Mainyu)
Angra Mainju
diaĵo • Daeva
Informoj
Originala nomo 𐬀𐬢𐬭𐬀⸱𐬨𐬀𐬌𐬥𐬌𐬌𐬎
Eble sama Satano • Arimanius
Malamikoj Ahura Mazda
vdr

Angra Mainyu, ankaŭ AhrimanoArimano (persa lingvo اهريمن) estas la malbona ekvivalento de Ahura Mazda en la Zoroastrismo.

La nomo ne aperas en la antikvaj manskribaĵoj de la persa lingvo. En la Avesto estas nomata kiel la ĝemela frato de la Sankta Spirito, kaj la malulo de Spenta Mainju. Li estas konsiderata kiel la detruanta Satano, la fonto de ĉiuj malbonoj sur la tero kaj same kiel Ahura Mazda, li ekzistis ekde ĝia kreado. Ahrimano konscie elektis la malbonon, kreis la malsanojn por akceli la alvenon de la morto. Oni konsideras ke lia plej granda malbonaĵo estis la malpurigado de la pura fajro kreata de Ahura Mazda, kiun li kolorigis kaj aldonis fumon, poluigante ĝin. Dum la tago de la Lasta Juĝo, li estos detruata de Spenta Mainju kaj malaperos de la mondo por ĉiame.