Angreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Angren)
Angreno
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 702500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126 962  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 70° 8′ O (mapo)41.01666666666770.133333333333Koordinatoj: 41° 1′ N, 70° 8′ O (mapo) [+]
Alto 961 m [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Angreno (Uzbekio)
Angreno (Uzbekio)
DEC
Angreno
Angreno
Situo de Angreno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Angren [+]
vdr

Angreno uzbeke Ангрен [angren], ruse kaj taĝike Ангрен [angren] estas urbo en orienta Uzbekio, en la Provinco Taŝkento. La loknomo origine estis persa nomo, kiu ruse estas ohangaron "(forĝistoj)".

Fervoja ponto en Angreno

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Angreno

Angren situas sur altebenaĵo en la orienta parto de la lando laŭ la samnoma rivero. La montoj, kiuj ĉirkaŭas Angrenon estas 2,500-3,500 metrojn altajn. Ĉirĉik troviĝas 69, Taŝkento 82, Kokando 86, Namangano 128, Margilan 146, Fergano 154, Andiĝono 191, Ĝizaĥo 219, Samarkando 310, Navojo 416, Karŝio 441, Termezo 489, Buĥaro 503, Urgenĉo 797, Nukus 888 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1936 geologoj trovis en tiu valo karbonojn. Post 4 jaroj oni komencis konstrui la minejon, kiu en 1942 donis karbonon. Samtempe 4 minkolonioj estis fonditaj, sed apude ankaŭ gulago (trudlaborejo) funkciis. En 1946 ili estis unuigitaj kaj ĝi ricevis urban statuson. En 1956 Angreno estis movita al alia areo 7-8 km. Post kolapso de la Sovetunio plimulto de ĉi tiuj fabrikoj estis forlasitaj. Nuntempe ĝi donas impreson al forlasita urbo kaj ofte nomiĝas kiel fantoma urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Angreno konservis certan industrian gravecon. La urbo estas hejmo de iam konsiderinda kaj ankoraŭ funkcianta karbindustria industrio. La karbaj rezervoj de Angreno reprezentas preskaŭ unu kvaronon de karbaj provizoj de Centra Azio. Du trionoj de karbo devenas el surfaca minejo. Ĝi ankaŭ havas grandan konstrumaterialan kaj kaŭĉukan industriojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Angreno havas trairan ĉefvojon, en 1941 Angreno kaj Taŝkento estis konektitaj kun fervoja linio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Angreno situas en kontinenta klimato. La jara preciptaĵo estas averaĝe 524 mm. En ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas. Inter novembro-marto foje frostas, inter julio-aŭgusto la temperaturo atingas 30 gradojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]