Angulemio (franca regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Angulemio
Origina nomo Angoumois
8661790 Francio 

Ecu losangé d'or et de gueules.svg

Geografio
Francio en 1477
Francio en 1477
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
graflando, poste duklando-pajrolando
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Francio Francio
Historio
866 kreo
1790 malfondo
v  d  r
Information icon.svg


Angulemio estas malnova franca provinco, situanta inter Limoĝio oriente, Perigordo sude, Santonĝo okcidente, kaj Potevio norde.

Ĝi kovris la centran parton de la nuna departemento Charente. Ĝi enhavis ankaŭ kelkajn paroĥojn de la nuna departemento Deux-Sèvres (Pioussay, Hanc kaj Bouin, devenantaj de markizlando de Ruffec), de Haute-Vienne (Oradour-sur-Vayres, Cussac, Dournazac, inter aliaj) kaj ankaŭ de Dordogne (La Tour-Blanche).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Provinco Angulemio en la 18-a jc kaj nunaj komunumoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

County of Angoulême.png

Tiu provinco kreiĝis sur la teritorio de Agésinates, gaŭla popolo loĝanta en dua Akvitanio[1],[2], kies ĉefurbo estis Iculisma, la nuna Angoulême. Ŝlosilaj datoj en ĝia historio :

  • Kreo de civito Angoulême fine de la 4-a jc
  • Unuiĝo kun Perigordo kaj Agenlando en la 9-a jc kaj ĝi fariĝis graflando en 866
  • Pinto de ĝia potenco en la 10-a jc kaj 11-a jc (Vilhelmo la Tria Taillefer kaj Vilhelmo la Kvara)
  • La graflando fariĝas rivalaĵo inter princaj dinastioj de Plantaĝenetoj kaj Kapetidoj. Johano la Sentera forrabis la junan Izabelan de Angoulême, unika filino de Aymar Taillefer, grafo de Angoulême, en 1200.
  • Angulemio estas altigita al duklando Pajrolando en februaro 1514 de Francisko la Unua; ĝi fariĝis reĝa kaj biena feŭdo, vera reĝa bieno.
  • Kamparanaj ribeloj en la 16-a kaj 17-a jc (impostoj, mizero, religimilitoj, nuligo de Nanta edikto)
  • Fariĝis generalito (t.e. administra distrikto) en 1692 por pli bone kontroli impostkolektadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Henri Enjalbert, Aunis, Saintonge, Angoumois, Éd. Horizons de France, 1967
  • Engoulesme Angoulême au fil de l'histoire, Jacqueline Labregère-Baleix, eld. SAJIC, Angoulême, 1981
  • Une résidence des comtes d’Angoulême autour de l’an mil : Le castrum d’Andone (Villejoubert, Charente). Publikigo de la fosadoj de André Debord (1971-1995), Sous la direction de Luc BOURGEOIS, 2009, 536 koloraj paĝoj, ISBN : 978-2-902685-66-0, Eldonoj de CRAHM. retpaĝo de Universitato de Caen

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pline l'Ancien, Histoire naturelle, Libro 4-a, ĉap. 19-a.
  2. Referenco "Angoumois-Vigier-Corlieu"