Anikó Szegedi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anikó Szegedi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1938 (1938-03-22) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Ernő Szegedi
Patrino Magda Vásárhelyi
Frat(in)o Enikő Szegedi
Edz(in)o János Szávai
Okupo
Okupo pianisto • piano instruisto • universitata instruisto
vdr

Anikó Szegedi [segedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedi Anikó estas hungara pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis János Szávai.

Anikó Szegedi [1] naskiĝis la 22-an de marto 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anikó Szegedi aĝis 5, kiam ŝi komencis lerni hejme pianludon. Post 5 jaroj ŝi studis jam en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Péter Solymos, György Kurtág kaj András Mihály. Ŝi akiris diplomon en 1960, poste ŝi estis stipendiulo de la filharmonio. Ŝi aĝis 13, kiam ŝia pianado estis aŭdebla en la Hungara Radio. En 1964 kaj 1965 ŝi plulernis en majstrokursoj de Géza Anda. En la sekvaj jaroj, jardekoj ŝi ofte recitalis. Inter 1974 kaj 1990 ŝi instruis en la Muzikarta Altlernejo. En 1990 ŝi translokiĝis al Parizo, post kelkaj jaroj ŝi faris majstrokursojn.

Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1963 – 1973. Ŝi naskis filinon en 1968.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Zwickau (1963, premiita)
  • Parizo (1966, 1971)
  • Budapeŝto (1999)

Elektitaj muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig van Beethoven: A-dúr szonáta op. 2. No2; Eroica variációk op. 35.
  • Joseph Haydn: The complete keyboard solo, Music 3/vol. 2; Music 3/vol. 3.
  • Robert Schumann: Carnaval, Kreisleriana; Chopin: a-moll valcer op. 34. No2; F-dúr mazurka op. 24. No1; A-dúr polonéz op. 40. No1

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]