Animacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frua animacio farita el 16 fotoj de Eadweard Muybridge.
Animaciita figuro
Animea knabino

Animacio (aŭ movbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj; en tiu okazo eblas ĝin nomi desegnofilmo. (vd.celuloida animacio)

La vorto animacio devenas el la latina anima (animo). Filmo kreata el animacio estas animacia filmo, tamen oni ofte ne distingas inter "animacio" kaj "animacia filmo", kaj la vorto "movbildo" estas uzata por ambaŭ.

Animacio laboras parte per belartaĵoj, parte per movbildoj. Ĝi estas fakte truko, kiam la animaciisto kreas kaj movigas (vivigas, animas) figurojn, bildojn, desegnojn , diversajn materialojn (ekz.. sablo, papero, knedaĵo). En la klasika animacia filmo, la animaciistoj desegnis ĉiun unuopan movon de la figuroj aparte kaj la sinsekva rapida prezento de la surigitaj fazaj bildoj prezentas la iluzion de la moviĝo. Tiu ĉi procezo estas tro malrapida, do kompleta desegna filmo - ekz. filmo Neĝulino kaj la 7 gnomoj Walt Disney - konsistas el pli ol unu miliono da bilderoj. Krom la desegna animacio estas konata ankaŭ lum-, pentraĵanimacion, emulzio-skrapitan, papereltondran, duonplasikan, piksilacian (vivantajn homojn movas kiel pupojn) animacion kaj per komputila tekniko produktitan animacion.

Animacia Filmo

La animacia filmo estas - ekde sia naskiĝo - la plej ŝatata filmtipo, ĉar ĝi donas absolutan liberecon por la verkista pensado, imago, kion aliaj filmaj tipoj ne povas doni. Ĝi estas strikte parenca al la komikso, oni povas revidi multajn komiksajn figurojn surekrane en animaciaj filmoj (Garfield, Dagobert, Asteriks ktp.) Ĝi ĉerpas el la ĝenra, historiogvida, dramaturgia, sursceniga skemoj de la kinofilmo.

Historio

La pioniro de la animacia filmo estas la angladevena usona karikaturisto, Stuart Blackton, kiu faris animacian filmon en 1906: Fantomo en la hotelo. Tiu ĉi filmo estis riĉa je hororaj elementoj kaj validas kiel premiero de la animacia filmo. En la filmo, la objektojn movas nevidebla mano en la spaco.

Alia pioniro estis Emile Cohl, kiu faris pupfilmojn (ekz. La eta Faŭsteto, 1910) kaj filmojn kun moviĝantaj objektoj (ekz. Ĉasado post la turkoj, 1907), sed li akiris la plej grandajn sukcesojn kun la trukaj filmoj, desegnitaj kun kelkaj linioj (ekz. Inkubsonĝo (koŝmaro) de unu pupo, 1908).

La usona Walt Disney en 1927 fondas propran produkcian entreprenon kaj ekde fino de la 1930-aj jaroj produktas li tutvesperajn filmojn. (Neĝulino kaj la sep nanoj, Cindrulino, ktp)

Animacio laŭ teknikoj


Ĉi tiu animacio moviĝas je po 10 kadroj por 1 sekundo.

Ĉi tiu animacio moviĝas je po 2 kadroj por 1 sekundo. Je ĉi tiu rapido, oni povas rimarki apartajn kadrojn.

po 12 kadroj por 1 sekundo estas la tipa rapido por limigita animacio.

  1. Stop-motion - animacio kreata de statika pupomodelo movigita po unu foto.
  2. celuloida animacio, nome desegnita animacio - plej ĝenerala animacio, kreata de filmo per statikaj desegnitaj bildoj sur travideblaj celuloidojacetatoj.
  3. komputilgrafika animacio - animacio per komputila grafiko, sen fotado.
  4. Kinokaligrafio(chinacalligraphy)/Filmopentraĵo(film painting), nome "desegnita filmo" - animacio kreata per rekte desegnitaj filmoj sen kamero. Kinokaligrafio estas kreata per skrapi rivelitan nigran filmon. Filmopentraĵo estas kreata per desegnita travidebla filmo.
  5. Alimanieroj, animaciisto kreas kaj movigas desegnaĵojn aŭ diversajn materialojn (ekz. sablo, papero, knedaĵo, argilo)
La animacio de saltada balo (dekstra) konsistas el ĉi tiuj 6 kadroj.
La animacio de saltada balo (dekstra) konsistas el ĉi tiuj 6 kadroj.

Hungario

La hungara animacia filmo aperis en la 1930-aj jaroj. La reklamarta lernejo de Bortnyik Sándor, verkaĵoj de Macskássy Gyula, Kassowitz Félix estas unuarangaj eĉ laŭ internacia mezurilo. Tiutempe eklaboras estonte famaj animaciistoj kiel John Halas (Halász János), fondinto de la mondfama londona desegna filma studio Halas and Batchelor; la plurfoja Oskar-premiita Pál György, fondinto de la nederlanda animacia filmo.

La famaj hungaraj animaciistoj de la 1970-80-aj jaroj - Dargay Attila (Szaffi), Nepp József (Gusztáv, Mézga, dr. Bubó, Hófehér), Reisenbüchler Sándor, Jankovics Marcell (Sziszifusz, János vitéz (Johano la Brava), Az ember tragédiája (Tragedio de la homo),), Cakó Ferenc,(Füst (Fulmo)) la Oskar-premiita Ferenc Rofusz (A légy (La muŝo) ) estis ĉiuj kunlaborantoj de la Pannónia Filmstúdió, kiun oni taksis en la 1980-aj jaroj - post Walt Disney, Hanna-Barbera, Sojuzmultfilm kaj la japana Toeil - inter la 5 plej gravaj desegnofilmejo.

Nyócker

Japanujo

Japanstilaj desegnofilmoj ofte estas nomataj animeoj. Tiu vorto devenas de la japanigo アニメ [anime] de la angla vorto animation.

Esperantaj Animaciaĵoj

Ankaŭ Vidu

Eksteraj ligiloj