Animo de la mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zodiaka individuo en kiu reflektiĝas la makrokosmo, laŭ la renesanca astrologio.

La Animo de la mondo (plejkonata en la latina lingvo kiel Anima Mundi) estas filozofia termino uzita ĉe la novplatonistoj por indiki la vitalecon de la naturo, similigita al unusola vivanta organismo: ĝi reprezentas la unuigintan principon, el kiu prenas formon la unuopaj organismoj, kiuj, spite de dividiĝo kaj diferenciĝo, po laŭ siaj specifeco, rezultas tamen ligitaj inter inter si pere de komuna universala animo.

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu konceptado ŝajnas naskita ĉe la komenciĝo de la homaro, kaj kvankam esence origininta el orientaj filozofioj. Ĝi estis karakterizo de paganismo aŭ de animismaj religioj, laŭ kiuj ĉiu realo, ankaŭ se aspekte senanima, entenas spiritan enaĵon, kunligitan kun la animo de ĉio. En la politeismo la diaĵoj estis personigitaj esprimoj de tiuj fortoj aŭ energioj de la naturo, kaj imagitaj en ĝi imanentaj. La Anima Mundi troveblas esence en la multfacetaj esprimoj de mistikismoj.

Temas pri koncepto tute mala al mekanikismo: laŭ tiu lasta, la organismoj estas la rezulto de la kombinaĵo de pluraj partoj disigitaj inter si, kiuj hazarde kuniĝinte konstituas la vivantan estaĵon. Tiu teorio, konata ankaŭ kiel atomismo, estis eksplicite aperinta unuafojon en Demokrito, laŭ kiu la tuta realo estas formita per atomoj submetitaj al la leĝo de kaŭzo kaj efiko; la animo, laŭ tiu filozofo, ne ekzistas, aŭ plibone ĝi estas nure materia, subigita al la ŝanĝo kaj al la morto. Tiu mekanikisma determinismo estos reprenita de Newton kaj de anglosaksa empirismo.

Kompare kun tiu koncepto, la procedo de la animo de la mondo rezultas tute renverse: laŭ novplatonismo, la vivo ne agadas per asemblado de unuopaj partoj ĝis alveni al organismoj plievoluiĝintaj kaj inteligentaj, sed male ĝi startas el unueca kaj inteligenta principo el kiu prenas formon plantoj, bestoj kaj homaj estuloj.[1] Okazas ke el tiu universala principo ke eblas kompreni la unuopajn elementojn de la naturo, ne male.[2]

La Animo de la mondo en Okcidento[redakti | redakti fonton]

Platono en Timeo, dialogo pri kosmologio, estis inter la unuaj kiuj parolis pri la Animo de la mondo, heredinte tiun koncepton el mezorienta orfeismo kaj el pitagoraj tradicioj.[3] Laŭ Platono la mondo estas speco de granda besto, kies vitaleco estas subtenata de tiu animo, inokulita de la Demiurgo, kiu ĝin modlas startante el la fundamentaj kvar klasikaj elementoj: fajro, tero, aero, akvo.

”Tial laŭ probabla tezo, necesas diri ke tiu mondo vere naskiĝis kiel vivanta estaĵo dotita per animo kaj inteligento danke al la dia Providenco.” (Timeo, ĉap. VI, 30 b.)

Platono energie batalis kontraŭ la atomismo de Demokrito, ĝispunkte ke mem projektis cindrigi liajn verkojn.[4]

La koncepto pri Animo de la mondo trovis sekve sian similulon en la Logos de stoikismo, konceptita laŭforme de imanenta dieca ĉeestaĵo en la eventoj de la mondo, nome kiel συν-παθεία (syn-pathèia), sento de kompato kiu kunigas la supernaturan sferon kun tiu homa; pro tio ĉiu evento, ankaŭ la plej malgranda, resaltas en ĉiu alia.[5]

Ĝi poste estis farita propra ĉe la pensfluoj gnostikaj, esoteraj kaj hermentikismaj de la periodo helenisma; fariĝis fine centra temo en al filozofia sistemo de Plotino[6] kiu ĝin identigis kun la tria hipostazo en emanada proceso el la Unuo. La homa animo estis de konceptita kiel havanta du naturajn inklinojn: unuflanke ĝi direktiĝas al la sfero de la inteligenteco, aliflanke ĝi altiriĝas al la malalto, nome al la mondo, dispeliĝante en la multoblo de la individuaj animoj (poluitaj de la materio), konstituante tiel ilian vitalan fundamenton[7]

Laŭ Plotino, la ”simpleco” estas tio kio staras ĉe la bazo de la vivo. Vivanta estaĵo ne povas esti similigita al asemblaĵo de pluraj eroj, ĉar se ĝi estus dispecigita ĝi mortus: se ankaŭ ĝin oni rekonigus, ĝi ne rericevus la vivon. Tio okazas pro tio ke la animo de organismo estas io plia ol siaj kunigitaj partoj: ĉiu organismo estas unuaĵo, nedividebla tutaĵo, io ekesterordinare simpla kvankam unuavide kunmetaĵo. Tiu “simpleco” kiu staras ĉe la bazo de la kunmetaĵo ne povas esti materia konsistaĵo, ĉar kiu ajn objekto surspace etendita povas esti ja jes pensita duondividita, kvankam fakte oni ne sukcesus ĝin rompi. La vivo, laŭ Plotino, naskiĝas ne el atomaj kombinaĵoj al ĝi eksteraj, sed el principo, simpla kaj senmateria: ĝuste la animo! La plureco de animoj ĉeestaj en la mondo estas siavice komprenebla nur allasante ke ĉiuj havas komunan originon. Laŭlogike, fakte, ne povas ekzisti diversaj “Unuoj”, ĉar ili ne estus diversaj sed multaj. La unueco kiu staras ĉe la bazo de la animoj devas esti, do, la sama por ĉiuj. [8] Tiu unuaĵo estas la Animo de la mondo, kiu siavice fariĝas vehiklo de la platonaj ideoj en la organismoj, tiamaniere konstituante la racion formantan ilian logoson, simile al genetikaj ecoj de individuo (aŭ al la aristoteka koncepto de “Entelekio”).

“El ĉio tio dirita rezultas ke ĉiu estaĵo loĝanta en la universo, laŭkvalite de sia naturo kaj situo, kontribuas al la formiĝo de la universo per sia agado kaj sentado, sammaniere laŭ kiu unuopa animaĵo kooperas kun la organismo de sia tuto, liverante tiun servon postulitan de siaj rolo kaj funkcio. Ĉiu ero, krome, donas el siaĵo kaj ricevas aliaĵon, laŭ la akceptemo konsentita.”.(Plotino, Eneadoj, IV, 4, 45).

La tuta sistemo de Plotino trovas fine kompletan organikecon en la postulo de la absoluta Unuo transe de la ideoj mem. Al tiu transcenda kaj nepridirebla, ne eksplikebla per vortoj, principo oni povas kuniĝi nur en la mistika ekstazo.

Spite de lia monisma vidpunkto, en la Animo de la mondo postulita de Plotino (kaj proprigita de la sinsekvaj filozofoj) daŭrigis pluesti la diaĵoj de pagana politeismo, propraj de la helena mitologio, kiuj ne estis viditaj kontrastaj kun la Unuo, estante eĉ ili esprimoj de la sama naturo. La Unuo restis en si mem transcenda dum la unuopaj diaĵoj estis konceptitaj kiel imanentaj al la kreaĵaro kaj partoprenantaj en la Animo de la mondo (monisma politeismo).

Dum Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La plotina doktrino, elpurigita de la ĵus menciita pagana aspekto, facile povis esti absorbita de Kristanismo, kiu analoge, startinte el spirita vidpunkto de la realo, vidis la originon de la vivo en principo unueca kaj inteligenta. Malsame ol Plotino, tamen, laŭ kiu la Animo de la mondo senscie generas estaĵojn similajn al si,[9] laŭseme fluigante sian propran energion ĝis al la organismoj laŭgrade malsuperaj kaj malpli evoluintaj, kristanismo ĝin vidas en teleologia kaj kreisma optiko. Ankaŭ la kristana koncepto, tamen, restas radike antiteza al mekanikismo: en la Biblio la homa estulo, la plej evoluinta inter la vivuloj, estas kreita laŭbilde kaj simile al Dio mem. Ĉe la origino, do, ne age staras la materio, sed la Spirito; la vivo kreita entenas jam ĉion: la malsuperaj kaj superaj estaĵoj ĝis al la plej inteligenta.

La principo kiu pli alproksimiĝas al tiu de la Anima Mundi estis la Sankta Spirito (konceptata tamen ne laŭ vakua formo, sed kiel vera kaj propra persono, la tria Persono de la Sankta Triunuo ĉar (metafore dirite) vitala blovo kiu “blovas” kie li volas laŭ plena aŭtonomio. Se la vitaleca aspekto ŝajnas reaperi en la Evangelioj kiam tie kie Jesuo adresiĝas al la elementoj de la naturo (ekzemple, al la plantoj aŭ al la vento aŭ al la lago kiel al realaĵoj konsciaj kaj obeantaj, oni vidas ke temas pri metaforaj ordonoj ĉar ankaŭ ili estas surmetitaj al la povo de Dio: estas Dio kiu fleksas la naturon.[10] Sume, en kristanismo la koncepto kaj real Animo de la mondo surdorne kuŝas.

La centreco de la “Animo de la mondo” trapenetris aparte aŭgustenismo precipe pro la komentario pri la Timeo de Kalkidio kiu atribuis al tiu animo “racian senkorpan naturon. [11] Spuroj de tiu koncepto troviĝas en Boecio, Dionizio la Areopagano kaj en Skoto Eriugena. En la 12-a jarcento Abelardo ĝin identigis kun la kristana Sankta Spirito. Plue ĝi fariĝis amata ĉevaleto de la Skolo de Chartres, kiel en Teodoriko kaj Vilhelmo el Conches, kiuj instruis la imanenton de la spirito en la Naturo, konceptante tiun lastan kiel tuton organikan kaj sendependan, objekton de apartaj studoj, nome neligitaj al la teologio.

Akceptante, do, la imanenton de la Universala Animo en la Naturo, la filozofoj de Chartres ekmarŝis en la direkton de panteismo de la kreitaĵaro: pro kio ili estis kritikataj ankaŭ pro religiaj motivoj. Samtempe Tomaso de Akvino parolis pri Anima Mundi, kauzo de la naturo ne ĝin identigante kun la mundo.[12]

Dumrenesance[redakti | redakti fonton]

Epoke de la renesanco dum kiu oni travivis novan sezonon de novplatonismo, la nocio pri Anima Mundi spertis apartan fortunon, legiĝinte al la elementoj magiaj, alkemiaj kaj hermetikismaj propraj de la renesanca filozofio, frukto de la menso de filozofoj kiel Marsilio Ficino kaj Johano Piko de la Mirandolo. Oni penadis en la serĉado de la ŝtono de la saĝuloj por kiun produkti necesis la disponeblecon de la Granda universala aganto, aŭ ĝuste de la animo de la mondo, alivorte dirita «Azoto», (kabala akronimo) kiu aludis la astran dian lumon je kiu ĉiu elemento ekzistanta estus trapenetrita.[13]

La tuta universo estis tiam konceptata kiel vivanta organismo, popolita de ĉeestaĵoj aŭ vitalaj fortoj. La novplatonisma vidpunkto, kunigita al tiu kristana, konsentadis vidi organike kunigitaj la diversajn kampojn de la realo danke al la amo kiun Dio radias en la kosmo ĝin vivigante. La amo de Dio, tiel, estis situigita kiel fundamento de la geometria ordo de la mondo. La akordo inter spirito kaj materio, ĉielaj eventoj kaj teraj, ĉar esprimoj de la sama vitala principo, kuntrenis al pli granda konfido en la astrologio kaj en la ebleco antaŭvidi la estonton pere de horoskopoj. Tiuj estis konceptitaj je la servo de la homo kiu interesiĝas pri la estonteco kaj intencas aktive interveni en la fluo de la eventoj por ilin ŝanĝi.[14]

La kvar klasikaj elementoj de la Animo de la mondo en la Cantus Circaeus de Giordano Bruno.

En tiu kultura etoso emerĝis, en iuj kazoj, novaj paganstilaj tendencoj en kiuj la koncepto animismaj kaj imanentismaj de la spirito povis kunvivi kun la transcenda aspekto de la kristana Dio per la anstataŭo de la paganaj diaĵoj kun anĝeloj aŭ protektantaj sanktuloj, po komisiita per “jurisdikcio” sur aparta aspekto aŭ elemento de la realo, kiu estas tute animita de ili.

En la 16-a jarcento, la vitalisma koncepto pri Animo de la mondo eksurfacis precipe en katolika monaĥo Giordano Bruno, kiu imagis Dion tiom imanenta al la naturo ke Li identiĝis tute (in totopanteisme kun tiu lasta; en dominikano Tommaso Campanella, laŭ kiu ĉiuj elementoj de la realo estas sentoprovizitaj, aŭ posedas psikologian konscion (sensismo).

En la sinsekvaj jarcentoj, spite de ĝia spontana malkreskiĝo, ĝi tamen estis obstaklita de la mekanikismo kaj newtona scienco, al kiu en la 17-jarcento oponis, en Germanio, precipe Goethe.

De romantikismo al la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La koncepto priAnimo de la mondo reelmergiĝis denove dum la epoko de romantikismo, en Germanio. Aparte Schelling reprenis la novplatonisman koncepton kiu vidas la inteligentan principon jam en la naturo sub embriaj aŭ potencaj formoj, La naturo, laŭ Schelling, estas “duondormanta inteligento”, nome “potenca spirito”. La naturo ne povus evoluiĝi ĝis la homo se ĝi ne havus ene de si mem la dian spiriton. La malsuperaj organismoj estas nur limigoj aŭ minoraj aspektoj de la unika universala organismo kiu en la homa estulo trovas la plenan realiĝon. La Animo de la mondo fariĝas fakte plene memkonscia nur en la homo, kiu reprezentas tiel la verticon, la trapasan punkton de la naturo al Dio, kiu siavice en ĝi reflektiĝas. En la naturo, do, ĉeestas evoluisma principo, teleologia intenco, kiu specifiĝas en organismoj ĉiam pli kompleksaj startante, tamen, el simpla kaj absolute unueca principo.[15]

Ankaŭ Schopenhauer, kvankam konscie,[16] utiligis la saman novplatonisman koncepton pri “animo de la mondo”. Laŭ li, fakte, la unuopaj animoj de la individuoj estas esprimoj de unika Volo de vivo, kiu agas tamen laŭ ne konscia maniero, kaj nur el la homo ĝi povas fariĝi konscia pri si mem. Dum laŭŝajne la individua mi estas disigita el la alaj kaj puŝata al egoisma agado, malsupre la “vualo de maja” la animoj estas reale ĉiuj unuiĝintaj formigantaj unikan grandan animon.[17]

Plue en Henri Bergson (filozofo de la unua duono de la 20-a jarcento, la vitalismo estas kontraŭmetita al mekanikismo. Bergson revenas, fakte, aserti ke la biologia vivo, kiel cetere la konscio, ne estas simpla agregaĵo de kombinitaj elementoj, eventuale reproduktebla artifike. La vivo, male, estas kontinua kaj senĉesa kreiĝo kiu naskiĝas el principo absolute simpla, nek laŭvole reefektigebla, nek aranĝebla startante el io alia.[18]

La Anima mundi reelmergiĝis en liteturaj verkistoj kiel en la itala Gabriele D'Annunzio en kiu superregis anhelo al la unuiĝo panika kun la universo pere de estetika kaj sensa pri la belo[19]

La Animo de la mond estas postulita ankaŭ de la psikologia doktrino de Carl Gustav Jung, en la nocio pri kolektiva nekonscio. Sekve, ĝin oni trovas en certaj aspektoj de la fenomeno religieca New Age.

Judismo[redakti | redakti fonton]

En la juda tradicio, kun okulo precipe al la kabalo, kie multas la konceptoj afinaj al tiuj filozofiaj, ne troviĝas la koncepto pri Anima mundi, kvankam tio ŝajnas deduktebla el la fakto ke la homo, kiu devas perfektiĝi en ĉi tiu mondo, fine atingos la spiritecon ĉe Dio postmorte, trans la la korpeco kaj materieco: tiu stato, kiun povas esti ĝuata jam en ĉi tiu mondo en la estonta mesia regno, laŭ iuj (inter ili “Chaim Luzzatto”) iumaniere korespondus al la koncepto pri Animo de la mondo. Tamen, tiu koncepto kuŝus inter dornoj antaŭ la konvinko ke la mondo estas kreita el nenio, en ĉiu ĝia flanko, kaj direktata de Dio tute elekstere de la kreaĵaro.

En Oriento[redakti | redakti fonton]

Paralele kun la formoj per kiuj evoluiĝis en la okcidenta civilizo, la koncepto pri la Animo de la mond similmaniere formiĝis ankaŭ en oriento, en la aziaj religioj: en budhismo, taoismo kaj hinduismo, kie analoge superregis la ideo ke la universo estas animita de “forto” definitiva kaj unueca:

  • laŭ hinduismo tiu forto estas la Ātman, principo de la individua kaj ena identeco, nedisigeble unuigita al Brahamano, siavice principo de la ekstera mondo: ĉiuj faroj kaj eventoj kiuj alestiĝas ĉiuloke kaj ĉiutempe konfluas al tiu unuiĝo;
  • en Ĉinio estas la Tao la aktiveco unuiga de la kosma dualismo Jino kaj Jango en kiu tiu forto koncentriĝas individualiĝanta laŭ harmonia kaj organika ordo de la universo;
  • Laŭ Budhismo, aparte, la mi kiu disigas la individuajn animojn estas, fakte, iluzia, ĉar funde de ili riveliĝas ke mem estas unusola realo; el tio la rekomendo de la praktiko de la kompato, pere de kiu eblas agnoski sin mem en la aliaj. La kuniĝo kun la kosma animo realiĝas esence en la ekstazo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ne eblas fabriki per atomoj estaĵojn malsamajn ol la amason de atomoj mem" (Plotino, Eneadoj; "Kiom absurdas atribui al mekanikismo kaj al la kazo la ekziston kaj la formigon de la mondo, klaras ankaŭ antaŭ ĉiu rezonado." (Plotino, Eneadoj).
  2. Vittorio Mathieu, Come leggere Plotino, Bologna, Bompiani, 2004, pp. 21-22.
  3. La mito pri la Animo de la mondo estas prezentita de Platono en Timeo, 34 b – 37 d.
  4. Oni vidu: Salomon Luria, Democrito. Raccolta dei frammenti, interpretazione e commentario, della collana Il pensiero occidentale, Bompiani, Milano 2007.
  5. Vidu: Pier Angelo Gramaglia, Tertulliano. La testimonianza dell'anima, p. 98, edizioni Paoline, Roma 1982 ISBN 88-215-0393-3.
  6. Vidu: M. Isnardi Parente, Introduzione a Plotino, Laterza, Roma-Bari 2002.
  7. «La mondo kuŝas en la “Animo” (de la mondo) kiu ĝin subtenas, [...] simile al reto kiu, akvotrempite, vivas ne por igi sia la akvon en kiu estas mergita.» (Plotino, Enneadi, trad. de G. Faggin, ver. cit., p. 575).
  8. «La (homa) animo, danke al sia unueco, translokas al aliaj estaĵoj la unuecon, kiun cetere ankaŭ mem entenas kiel riĉevaĵon de alia». (Plotino, Eneadoj, VI, 9, 1).
  9. ”Oni devas agnoski ke ĉiu realo posedas sian senlogikan povon ĉar ĝi estas formita kaj donanta formon al la Tuto, kiu estas animita [...]. Naskiĝas tiel vivantoj el vivanto, sen ke kelka decidu ilin krei, sen ke la vivo malpliiĝu kaj sen ke ĝi posedas konscion”. (Plotino, Enneadi, trad. de G. Faggin, ver. cit., p. 683).
  10. Vidu: Evangelio laŭ Marko 4, 39; 11, 12-14; 11, 20-21; Mt 21, 18-19.
  11. Calcidio, Commentario al Timeo di Platone, Milano 2003 ISBN 88-452-9232-0.
  12. Vidu: C. Fabro, Partecipazione e causalità secondo S. Tommaso d'Aquino, Società Editrice Internazionale, Milano 1958.
  13. Georges Ranque, La pietra filosofale, Edizioni Mediterranee, 1989.
  14. <Vidu: D. Bini, Astrologia, arte e cultura in età rinascimentale, Il Bulino, 1996.
  15. ViduFriedrich Schelling, Von der Weltseele (Pri la animo de la mondo), 1798.
  16. Vidu: Vittorio Mathieu, Come leggere Plotino, op. cit., p. 37.
  17. «Ĉiu individuo, ĉiu homa konturiĝo kun sia vivo nenialio estas se ne mallonga sonĝo de la eterna spirito de la naturo, de la obstina volo vivi.” (Schopenhauer, Il mondo come volontà e rappresentazione, 1859, in Sämtlich Werke, vol. I, p. 442, Cotta-Insel, Stuttgart-Frankfurt, 1960-1964).
  18. Vidu: Henri Bergson, L'Evolution créatrice, 1907.
  19. Oni vidu en la romano Il piacere de Gabriele D'Annunzio, kie protagonisto Sperelli estas en senĉesa serĉado de mistika kaj senpera kontakto kun la vivo de la “Granda Natura Animo”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Platono, Timeo. Testo greco a fronte, a cura di F. Fronterotta, BUR Rizzoli, 2003 ISBN 88-17-10693-3
  • Calcidio, Commentario al Timeo di Platone. Testo latino a fronte, Bompiani, 2003 ISBN 88-452-9232-0
  • L. M. Napolitano Valditara, La sapienza di Timeo. Riflessioni in margine al «Timeo» di Platone, Vita e Pensiero, 2007 ISBN 88-343-1393-3
  • Tullio Gregory, Anima mundi. La filosofia di Guglielmo di Conches e la scuola di Chartres, Sansoni, Firenze 1955
  • Ernst Cassirer, Individuo e cosmo nella filosofia del Rinascimento, trad. it., La nuova Italia, Firenze 1974
  • Richard Broxton Onians, Le origini del pensiero europeo. Intorno al corpo, la mente, l'anima, il mondo, il tempo e il destino, Adelphi, 1998 ISBN 978-88-459-1409-6
  • James Hillman, L'anima del mondo e il pensiero del cuore, Adelphi, 2002 ISBN 88-459-1710-X
  • Giuditta Bosco, Mondo e anima. Sviluppi del naturalismo da Bruno a Robinet, Rubbettino, 2006 ISBN 88-498-1571-9
  • G. Milanetti, Il divino amante. La pratica spirituale indiana della via d'amore, Astrolabio Ubaldini, 1988
  • Teodoro Brescia, Le eterne leggi dell'anima. Tra Oriente e Occidente, MIR edizioni, 2004

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]