Anish Giri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anish Giri
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1994 (1994-06-28) (29-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj anglarusanederlandanepalajapanagermana
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoRusio
Familio
Edz(in)o Sopiko Guramishvili
Okupo
Okupo ŝakisto
TTT
Retejo http://www.anishgiri.eu
vdr

Anish Kumar GIRI (nepale अनिश कुमार गिरी, ruse Аниш Кумар Гири naskiĝis la  28-an de junio 1994(nun 1994-06-28) en Rusio) estas nederlanda ŝaka grandmajstro kaj iama mirinfano. Li akiris la grandmajstran titolon en la aĝo de 14 jaroj, 7 monatoj kaj 2 tagoj.

Giri estas kvarfoja nederlanda ĉampiono (2009, 2011, 2012 kaj 2015) kaj gajnis la Corus Chess B-grupo en 2010. Li reprezentis Nederlandon ĉe kvin ŝakolimpikoj (2010, 2012, 2014, 2016 kaj 2018). Li ankaŭ venkis ĉe la turniro Reggio Emilia de 2012, Reykjavik Open 2017, kunvenkis en London Chess Classic 2015 kaj Wijk aan Zee 2018. En majo 2020 Giri estas rangita kiel numero 1 en Nederlando kaj 9 en la mondo per FIDE-Elo-nombro inter 2768.

Giri flue parolas la rusan, anglan kaj nederlandan kaj iom parolas la japanan, nepalan kaj germanan lingvojn.

Ŝakolimpikoj[redakti | redakti fonton]

Giri reprezentis Nederlandon en kvin ŝakolimpikoj, li gajnis 3 individuajn bronzajn medalojn kaj akumulas 28,5 poentojn en 40 ludoj (+19-2=19).[1]

Ŝakolimpiko Tabulo Individua rezulto Teama rezulto
Ĥanti-Mansijsko 2010 4 8/11 (Bronzo) 15a
Istanbulo 2012 1 4/7 6a
Tromsø 2014 1 8/11 (Bronzo) 12a
Bakuo 2016 1 7/11 36a
Batumi 2018 1 8,5/11 (Bronzo) 40a

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Men's Chess Olympiads: Anish Giri (angle). Olimpbase. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]