Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
p-Anizila acetato aŭ 4-Metoksobenzila acetato estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la esteroj, senkolora aŭ palflava likvaĵo kun tranĉa agrabla florodoro, uzata kiel flora, frukta kaj orienta modifaĵoj kie ĝi aldonas dolĉecan kaj naturan efikon.
Ĝi ankaŭ povas esti uzata en kosmetikaĵoj kaj domaj produktoj por aldoni fruktan kaj florajn odorojn. Ĝiaj odoroj similas al ĉerizo, kakao kaj Glycyrrhiza glabra. Anizila acetato estas nesolvebla en glicerino kaj propilena glikolo, solvebla en etanolo kaj dupropilena glikolo.