Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Anizila fenilpropionato aŭ 3-fenilpropanato de anizilo estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la fenilpropionata acido kaj anizila alkoholo. Anizila fenilpropionato estas senkolora likvaĵo, uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Anizila fenilpropionato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Anizila fenilpropionato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.