Anna F. Györffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anna F. Györffy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1915 (1915-07-18)
en Suceagu
Morto 3-an de septembro 2006 (2006-09-03) (91-jaraĝa)
en Szentendre
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Györffy
Frat(in)o György Györffy
Edz(in)o Ferenc Farkas (politikisto)
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo
vdr

GYÖRFFY Anna, F. [djoe'rfi] estas hungara grafikistino. Ŝi naskiĝis la 18-an de julio 1915 en Szucság kaj mortis la 3-an de septembro 2006 en Szentendre. Ŝi estis la filino de etnografo István Györffy, la pli aĝa fratino de la okulistprofesoro István Györffy kaj de la historiisto György Györffy (1917–2000).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Györffy, F. studis inter 1931-35 tekstil- kaj moddizajnon en Budapeŝto. Inter 1934-45 ŝi estis dizajnistino de la Tekstilfabriko Goldberger. Ŝia kariero ligiĝas preskaŭ al porinfana literaturo. De 1946 ŝi estis kunlaborantino de revuoj Kisdobos, Dörmögő Dömötör. Ŝi ilustraciis plurajn porinfanajn librojn. De 1949 ŝi vivis en Szentendre.

Fonto[redakti | redakti fonton]