Anna Kristensen
Aspekto
| Anna Kristensen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Anna Opstrup Kristensen |
| Naskiĝo | 25-an de oktobro 2000 (25-jaraĝa) en Skanderborg |
| Lingvoj | dana |
| Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Stine Kristensen |
| Okupo | |
| Okupo | manpilkisto |
Anna Kristensen - pasporte Anna Opstrup Kristensen - estas dana manpilkistino. Ŝi naskiĝis la 25-an de oktobro 2000 en Skanderborg, do nun estas 25-jaraĝa. Ekde la jaro 2019 ŝi estas kerna membro de la dana virina nacia teamo de manpilkado. Interalie ŝi partoprenis en la matĉoj de la Virina monda ĉampionumo de manpilkado 2021 kaj 2023, kie ŝia nacia teamo ambaŭfoje akiris la trian, bronzan rangon, kaj ankaŭ konkuris en la virina eŭropa ĉampionado de manpilkado 2022 kaj 2024. Tie ŝia nacia teamo ambaŭfoje atingis la duan, arĝentan lokon, kaj en la ĉampionado de 2024 Anne Kristensen elektiĝis la plej bona manpilkistino de la turniro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Anna Kristensen en la retejo de la Internacia Federacio de Manpilkado (angle)
- Anna Kristensen en la retejo de la Eŭropa Manpilkada Federacio (angle)

