Anna Kuliscioff
| Anna Kuliscioff | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Анна Моисеевна Розенштейн | ||||
| Naskiĝo | 28-an de decembro 1853 en Simferopolo | ||||
| Morto | 27-an de decembro 1925 (71-jaraĝa) en Milano | ||||
| Tombo | monumenta tombejo de Milano | ||||
| Lingvoj | itala vd | ||||
| Ŝtataneco | Rusia Imperio Soveta Unio Reĝlando Italio | ||||
| Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Zuriko | ||||
| Partio | Partio Socialista Itala United Socialist Party (en) | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Pyetr Makarevich (en) | ||||
| Amkunulo | Andrea Costa (mul) Filippo Turati | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Anna Kuliscioff vd | ||||
| Okupo | kuracisto redaktisto politikisto ĵurnalisto revoluciulo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Anna KULISCIOFF itala prononco [ˈanna kuliʃˈʃɔf] (ruse Анна Моисеевна Кулишёва, Anna Moiseevna Кулишёва, IFA [ˈanːə kʊlʲɪˈʂovə]; nasknomo Anna Moissejewna Rosenstein ; n. la 9-an de januaro 1854, en Moskaja apud Simferopolo, Krimeo - m. la 27-an de decembro 1925, Milano) revoluciulo de jud-rusa origino, engaĝita feministo, anarkiisto influita de Bakunin kaj engaĝita socialisto, kiu estis plejparte aktiva en Italio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kiel unu el la unuaj virinoj en Rusio, Anna Kuliscioff studis medicinon en Kievo kaj dum pluraj jaroj en Zuriko. [1] En 1873 ŝi edziniĝis al Pjotr Makareviĉ kaj revenis al Rusio. Ŝia edzo estis arestita en 1874 pro anarkiismaj agadoj kaj mortis en malliberejo, dum ŝi kaŝis sin kaj aliĝis al radikala grupo. Kiam ĉi tiu grupo estis malkovrita, ŝi fuĝis al Parizo en aprilo 1877 kun falsa pasporto, kie ŝi implikiĝis kun la itala socialisto Andrea Costa kaj adoptis la nomon Kuliscioff. Pro siaj politikaj agadoj, ŝi estis arestita dum la sekvaj du jaroj en Francio, Italio kaj Svislando. En malliberejo en Florenco ŝi kontraktis tuberkulozon. [2]
Komence de 1881 ŝi loĝis kun Costa en lia hejmurbo Imola ĝis ŝia elpelo en januaro 1882 kaj en decembro de tiu jaro ŝi naskis ilian filinon Andreina. Kontraŭ la rezisto de sia partnero ŝi rekomencis siajn medicinajn studojn, komence en Berno kaj Pavio. En januaro 1885 ŝi malsaniĝis je tifo kaj pasigis la someron de 1885 kun sia filino ĉe la domo de rusa virino ĉe la Lago de Como. En letero, kiun ŝi skribis tie, ŝi diris al Andrea Costa sian deziron fini ilian malsukcesan rilaton. Nur malfacile ŝi sukcesis trovi staĝojn kaj fine ricevis sian doktorecon en Napolo en 1887–1888. Ŝi specialiĝis pri ginekologio en Torino kaj Padovo. [3]
En 1885 Anna Kuliscioff komencis rilaton kun Filippo Turati, unu el la plej konataj italaj socialistoj el superklasaj fonoj, kiu ebligis al ŝi vivi senzorgan vivon. Male, Turati profitis de ŝia politika sperto. Tamen, ŝi laboris kiel kuracistino en Milano, ĉefe kiel ginekologistino, kaj ĉi tiuj spertoj formis ŝian bataleman feminismon. En 1891 ŝi rezignis sian laboron kiel kuracistino pro sankaŭzoj kaj transprenis la redaktadon de Critica Sociale, unu el la plej gravaj socialismaj gazetoj en la lando, por kiu ŝi fariĝis la ĉefa aŭtoro. En 1892 ŝi laboris kun Turati kaj la feministino Anna Maria Mozzoni, inter aliaj, por fondi la PSI ( Partito Socialista Italiano ), sed ne aliĝis mem al la partio. Post la masakro de Bava-Beccaris en 1898, ŝi kaj Filippo Turati estis arestitaj. Kiel batalema aktivulino por virina balotrajto, ŝi ofte estis alportita al la tribunalo kaj servis plurajn malliberecajn punojn. Ŝi estis membro de la partia estraro kaj estis konsiderata la ĉefa figuro de la italaj socialistoj. [4] Ŝi aliĝis al la virina movado per sensacia prelego pri la situacio de laboristinoj en norda Italio, kies malfacilan vivon ŝi konis el sia propra sperto. Danke al Kuliscioff, la PSI ĉiam konservis kontakton kun la tiel nomataj ortodoksaj socialistoj, precipe kun Friedrich Engels. Ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo, Kuliscioff ludis ĉefan rolon en strikoj kaj la agadoj de la virina movado (voĉdonrajtoj, egala salajro por egala laboro, okhora labortago kaj similaj aferoj). Sub la influo de Benito Mussolini, la maldekstra alo de la partio akiris kreskantan influon. [5] Kvankam Mussolini estis devigita forlasi la partion en 1914 pro intervenismaj tendencoj, la maldekstra alo daŭre kreskis en forto, kondukante al disiĝo en 1921. Kuliscioff kaj Turati estis inter la fondintoj de la nova modera Partito Socialista Unitario, kiu estis devigita al klandestiniĝo fare de Mussolini post la atenco kontraŭ Giacomo Matteotti. [6]
Politiko
[redakti | redakti fonton]Ŝi aktivis en itala politiko ekde 1878 kaj organizis konferencon en Milano en 1890 por pridubi la ekonomian kaj socian submetiĝon de virinoj. Ŝi konfliktis kun Anna Maria Mozzoni kaj aliaj feministinoj pro siaj socialismaj valoroj, sed ŝia postulo, ke virinaj rajtoj, inkluzive de la rajto voĉdoni, estu inkluditaj en la programo de la Socialista Partio, metis ŝin en konflikton kun la plej multaj aliaj socialistoj. En 1912 ŝi fondis la Unione Femminile Nazionale Socialista kaj publikigis La digesa delle lavoratori, gazeton celitan al laboristaj virinoj. [7]
Honore al ŝi, en Milano estis establita la Fondaĵo Anna Kuliscioff, kiu havas bibliotekon de 35 000 libroj traktantaj la historion de socialismo.
Verkaro (elektita)
[redakti | redakti fonton]- Il monopolio dell'uomo: conferenza tenuta nel circolo filologico milanese, Milan, Critica sociale, 1894 (The Monopoly of Man, trans. Lorenzo Chiesa (MIT Press, 2021))
- Il voto alle donne: polemica in famiglia per la propaganda del suffragio universale in Italia, Milan, Uffici della critica sociale, 1910 (kun Filippo Turati, en la italia)
- Proletariato femminile e Partito socialista: relazione al Congresso nazionale socialista 1910, Milan, Critica sociale, 1910
- Donne proletarie, a voi...: per il suffragio femminile, Milan, Società editrice Avanti!, 1913
- Lettere d'amore a Andrea Costa, 1880–1909, Milan, Feltrinelli, 1976
- Amore e socialismo. Un carteggio inedito, La nuova Italia, 2001 (kun Filippo Turati, en la italia)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Anna Kuliscioff (angle) (1999). Arkivita el la originalo je 9 April 2010.
- ↑ Damiani, Rodriguez. (1978) Anna Kuliscioff – immagini, scritti, testimonianze, p. 20.
- ↑ . L'esperienza padovana del "socialismo medico" (2021). Arkivita el la originalo je 29 May 2021.
- ↑ Borghi. (2012) Umori – il fattore umano nella storia delle discipline biomediche, p. 185.
- ↑ Casalini. (2013) La signora del socialismo italiano, p. 77.
- ↑ Bolpagni. (2011) Arte, socialità, politica. Articoli dell'"Avanti della Domenica" 1903–1907.
- ↑ . Anna Kuliscioff (2018). Arkivita el la originalo je 1 December 2014.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Arkiva paĝo de Judaj Virinoj
- ANNA KULISCIOFF – RIBELLE PERa AMORE Marilena kaj Luca Dossena, L'Idea Revuo, 2014 (en la itala)

