Anna Medek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anna Medek
Medek Anna-Tosca.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1885 (1885-10-01)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aŭgusto 1960 (1960-08-24) (74-jara)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo de Buda
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Andor Merkler
Okupo
Okupo kantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Anna Medek, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo (kaj pli komplete) Medek Anna Erzsébet Hildegard estis hungara operkantisto (soprano), instruisto. Ŝia geedziĝa nomo hungarsisteme estis Mekler Andorné.

Anna Medek

Anna Medek [1][rompita ligilo] naskiĝis la 1-an de oktobro 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de aŭgusto 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Medek jam frue lernis pianludon. Ŝi studis kantoteknikon en la Muzikakademio kaj ankaŭ en konservatorio de Parizo. En 1908 ŝi debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en rolo Elza (Richard Wagner: Lohengrin). En la sekva jaro ŝi edziniĝis. En 1923 ŝi estis nomumita eterna membro de la Operejo. Tiutempe ŝi estis gastokantisto ekzemple en Vieno, Berlino, Hamburgo, Ostende, ŝi kantis ankaŭ oratoriojn. En 1932 ŝi preskaŭ plene blindiĝis, tial ŝi forlasis la kantadon, sed ŝi ekinstruis en muzika mezlernejo.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]