Anne Bancroft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Bancroft en 1964
Anne Bancroft en 1997

Anne BANCROFT, origine: Anna Maria Louisa ITALIANO (naskiĝis la 17-an de septembro 1931, mortis la 6-an de junio 2005) estis usona aktorino.

Naskiĝinte en Novjorko, ŝi lernis la aktoradon en la renoma American Academy of Dramatic Arts. Sian unuan filmrolon ŝi ricevis en la jaro 1952: Don't Bother to Knock.

Kulmino de ŝia kariero estis la filmo The Miracle Worker (1962), pro kiu ŝi gajnis la Oskaron en la kategorio Plej bona ĉefrolo. Dum la sekvaj jaroj ŝi kvar pliajn fojojn estis nomumita por la Oskaro.

Unufoje Anne Bancroft agis ankaŭ kiel reĝisorino: en la filmo Fatso el la jaro 1980.

Ekde 1964 ŝi estis la edzino de la reĝisoro kaj aktoro Mel Brooks. La filo Max naskiĝis en 1972.

Anne Bancroft mortis en Novjorko pro kancero.

Listo de filmoj

  • Don't Bother to Knock (1952)
  • The Miracle Worker (1962 – Oskaro gajnita en 1963)
  • The Pumpkin Eater (1964 – nomumita por la Oskaro 1965)
  • 7 Women (1966)
  • The Graduate (1967 – nomumita por la Oskaro 1968)
  • The Turning Point (1977 – nomumita por la Oskaro 1978)
  • Fatso (1980)
  • The Elephant Man (1980)
  • To Be or not to Be (1983)
  • Agnes of God (1985 – nomumita por la Oskaro 1986)

Eksteraj ligiloj

greke http://news.bbc.co.uk/1/hi/entertainment/film/4071734.stm greke http://www.thegoldenyears.org/bancroft.html greke http://www.twoop.com/people/archives/2005/10/anne_bancroft.html greke http://ysos.sammigirl.com