Anne Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anne Frank
Anne Frank en Amsterdamo en 1940
Anne Frank en Amsterdamo en 1940
Persona informo
Naskonomo Annelies Marie Frank
Naskiĝo 12-an de junio 1929 (1929-06-12)
en Frankfurto ĉe Majno, Flag of Germany (3-2 aspect ratio).svg Vajmara Respubliko
Morto 1-an de februaro 1945 (1945-02-01) (15-jara)
en Bergen-Belsen, Flag of Germany (1935–1945).svg Nazia Germanio
Mortokialo tifo
Tombo Bergen-Belsen
Lingvoj nederlanda germana
Loĝloko Frankfurto ĉe MajnoAmsterdamoAmsterdamoFrankfurto ĉe MajnoBergen-Belsen
Ŝtataneco Germanio • sen valoro • Reĝlando de Nederlando
Alma mater 6th Montessori School Anne Frank
Subskribo Anne Frank
Memorigilo Anne Frank
Familio
Patro Otto Frank
Patrino Edith Frank-Holländer
Frat(in)oj Margot Frank • Eva Schloss
Edz(in)o
Parencoj Eva Schloss
Okupo
Okupo taglibro-verkisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto
Verkoj Taglibro de Anne Frank
TTT
Retejo https://www.annefrank.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Anne FRANK [Ane frank] (naskiĝis la 12‑an de junio 1929; mortis en marto 1945 en la nazia koncentrejo en Bergen-Belsen) estis juda junulino, kies taglibro priskribis la vivon de juda familio loĝanta kaŝe dum la nazi-germana okupo de nederlando.

Anne Frank naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel filino de juda komercisto. En 1933 la familio de Anne, siaj gepatroj kaj fratino, fuĝis de la nazioj al Amsterdamo. En julio 1942, kiam la germanoj okupis Nederlandon, la familio kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo (alo, domflanko, postdomo) de la firmao de la patro de Anne en Amsterdamo ĉe la strato Prinsengracht. Kvar nederlandaj geamikoj: Miep Gies, Bep Voskuijl, Johannes Kleiman kaj Victor Kugler helpadis ilin kaj provizis per nutraĵoj. La 4an de aŭgusto 1944 post la denunco de unu anonima nederlandano la germanoj malkovris la kaŝejon, la germana SS-ano Karl Silberbauer arestis judojn kaj du helpantojn (Johannes Kleiman kaj Victor Kugler) kaj portis la judajn kaŝitojn al naziaj koncentrejoj kaj la du arestitajn helpantojn al: unu al trudlaborejo kie li pasis 5 monatoj kaj la dua restis en arestejo 6 semajnoj.

Anne Frank mortis en la koncentrejo Bergen-Belsen iam en februaro-marto 1945; la preciza dato ne estas konata. Ŝia taglibro poste estis trovita fare de unu pli frua menciita helpantino Miep Gies - ŝi trovis la taglibron en la iama kaŝejo, kiu nuntempe funkcias kiel muzeo.

La simbola tombo de Anne Frank kaj ŝia fratino Margot en la koncentrejo en Bergen-Belsen
La skulptaĵo de Anne Frank en Amsterdamo
La familio de Anne Frank kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo (alo, domflanko, postdomo) de la firmao de la patro de Anne en Amsterdamo ĉe la strato Prinsengracht 263, temas pri la maldekstra domo
Rekonstruaĵo de la libroŝranko, kiu kamuflis la enirejon al la kaŝejo en Amsterdamo

Dum sia tempo en la kaŝloko Anne Frank priskribis ĉiujn pensojn kaj sentojn en sia taglibro: la unuan senton de amo, kverelojn kun la gepatroj, timojn kaj esperojn kaj la deziron fariĝi verkistino. Ŝia patro Otto Frank, la sola persono el la kaŝitoj, kiu travivis la militon. La patrino Edith Frank-Holländer mortis la 6an de junaro 1945 en la koncentrejo Aŭŝvico [1]. Margot Frank - la fratino de Anne Frank mortis en la koncentrejo Bergen-Belsen iam en februaro-marto 1945, pli malpli samtempe al Anne.

Post la milito Otto Frank redaktis la taglibron kaj publikigis ĝin en 1947 sub la titolo Het achterhuis ("La postdomo"). La libro aperis intertempe en pli ol 50 lingvoj kaj ankaŭ kiel teatraĵo. En 1959 ĝi estis reĝisorita sub la titolo The Diary of Anne Frank estis filmigita en Usono, kun la aktorino Millie Perkins ludinta la ĉefrolulo de Anne.

La 11-an de januaro 2010 en kadukulejo en Amsterdamo forpasis la 100-jaraĝa nederlandanino Miep Gies, kiu helpis Anne Frank kaj ties familion kaŝi sin dum la germana okupado de Nederlando. Miep Gies kiu estis aŭstro-devena kun unu alia persono kiu helpis la kaŝintoj ne estis arestitaj ĉar la germana SS-ano estis ankaŭ aŭstro-devena, do feliĉe ili ambaŭ tamen travivis. Nome ŝi (Miep Gies) poste savis la faman taglibron de Anne kaj transdonis ĝin al ŝia patro Otto Frank post reveno de li el la koncentrejo Aŭŝvico[2].

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La memor-steleo omaĝe al Anne Frank en Frankfurto ĉe Majno
La memor-ŝtono omaĝe al Anne Frank en Aĥeno (Akeno)
  • Taglibro de Anne Frank, el la nederlanda originalo trad. G. J. Degenkamp. - Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1959. - 219 p.: ilustr.
  • Taglibro de Anne Frank, Trad. Nora Bartels. Tokio, 1997. 299 p.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anne Frank (1929–1945), Diarist (angle). Litopia. Arkivita el la originalo je 2003-04-29. Alirita 2006-02-05.
  2. Голландка, сохранившая дневник Анны Франк, умерла в возрасте 100 лет (ruse) (2010-01-12). Arkivita el la originalo je 2016-03-15. Alirita 2016-06-05.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]