Anne de Montmorency

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne de Montmorency
Persona informo
Anne de Montmorency
Naskiĝo 15-an de marto 1493 (1493-03-15)
en Chantilly
Morto 12-an de novembro 1567 (1567-11-12) (74-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per mortis en batalo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Anne de Montmorency
Familio
Dinastio House of Montmorency vd
Patro Guillaume de Montmorency vd
Patrino Anne Pot vd
Gefratoj Anne de Montmorency • Philippe de Montmorency • Louise de Montmorency vd
Edz(in)o Madeleine of Savoy vd
Infanoj Henri I de Montmorency • François de Montmorency • Charles de Montmorency-Damville • Guillaume de Montmorency-Thoré • Gabriel de Montmorency • Eléonore de Montmorency • Jeanne de Montmorency • Catherine de Montmorency • Marie de Montmorency vd
Profesio
Okupo diplomatomilitistopolitikisto • arthistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anne de Montmorency

Anne, unua Duko de Montmorency [monmoransi] (naskiĝis en Chantilly, Francio, la 15-an de marto 1492; mortis en Parizo, la 12-an de novembro 1567), estis franca militisto, marŝalo kaj konestablo de Francio.

Li partoprenis kelkajn batalojn, inter aliaj, tiujn de Ravenna (1512), Marignano (1515) kaj Mézières (1521). Pro ĉi lasta, li gajnis la titolon de maréchal de France (marŝalo de Francio).

Li estis kaptita ĉe Pavia, Italio (1525), kaj estis elaĉetita. En 1526 li estis intertraktanto pri la traktato de Madrido, kiu ĉesigis la unuan militon inter Francisko la 1-a de Francio kaj Imperiestro Karlo la 5-a de la Sankta Romia imperio.

Pro sia defendo de Provence kontraŭ Karlo la 5-a, li gajnis, en 1538, la rangon de konestablo, la plej alta milita rango en tiutempa Francio, dua nure post la reĝo mem. Sed, en 1541, batalante kontraŭ la dinastio Guise [giz], li falis en malfavoron, kiu daŭris ĝis la entronigo de Henriko la 2-a en 1547.

En 1548 li severe subpremis la sud-okcidentajn ribelojn, precipe ĉe Bordeaux, kaj li intertraktis kapitulacon de Boulogne, la 24-an de marto 1550. Provante malsieĝi Saint-Quentin li estis venkita kaj kaptita la 10-an de aŭgusto 1557, kaj li ne estis liberigita ĝis la pactraktato de Cateau-Cambrésis kun Hispanio en 1559.

Dum lia kaptiteco, liaj rivaloj, la familio Guise, anstataŭis lin ĉe la reĝa kortego de la nova reĝo, Francisko la 2-a. Tamen, post la entronigo de Karlo la 9-a, li regajnis siajn postenojn kaj unuiĝante kun siaj antaŭaj malamikoj, la familio Guise, grave partoprenis la militon kontraŭ la Hugenotoj de 1562. Denove li estis kaptita, ĉe la batalo de Dreux, kvankam liaj trupoj estis venkintoj, kaj li estis liberigita la 19-an de marto 1563 post la traktato de Amboise.

En 1567 li triumfis denove, ĉe la batalo de Saint-Denis apud Parizo, sed mortis 2 tagoj poste, pro vundoj akiritaj tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]