Anneke Schouten-Buys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anneke Schouten-Buys
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1945 (1945-11-11) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Anneke Schouten-Buys estas nederlanda esperantisto. Ŝi loĝas kun sia edzo Klaas Schouten, en Apeldoorn, Nederlando. Ŝi bone parolas Esperanton, la nederlandan, anglan kaj germanan, kaj tradukas al aŭ el tiuj lingvoj. Ŝi kunlaboras en diversaj gazetoj, inkluzive de Beletra Almanako.

Ŝi estas poeto kaj membro de BEL, Bahaa Esperanto Ligo. Ŝi verkis kvar librojn de poezio en la nederlanda, kaj kelkaj poeziaĵoj estis tradukitaj al la ĉina, japana, ĉeĥa, hispana, angla kaj Esperanto.

Ekde 1989 ŝi partoprenas SEFT kun sia edzo, en nordorienta Germanio.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anneke Schouten-Buys: Poemoj (prezidanto; Traduki; Malkonkorda; Transformiĝi; prokraste; La ardeo). Beletra Almanako (26), junio 2016. pp. 55-57.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ "Kroniko 25 jaroj SEFT", de Werner Pfennig kaj Eckardt Raabe, paĝo 228

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Por la tuto [1] Alirita la 27an de Aŭgusto 2017. Bahaa Asocio por Artoj.