Annemarie Schimmel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vitra tabulo en Bonn

Annemarie SCHIMMEL, SI, HI, (n. la 7-an de januaro 1922 en Erfurto, mortinta la 26-an de januaro 2003 en Bonn) estis tre konata kaj influa germana orientalisto kaj akademiulo, kiu vaste verkis pri Islamo kaj Sufiismo. Ŝi instruis i.a. en la Harvarda Universitato de 1967 ĝis 1992.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam kiel lernantino ĉe la Reĝino-Luise-gimnazio (Erfurto) ŝi private (ĉe Hans Ellenberg) ellernis la araban lingvon kaj entuziasmiĝis, iel kontraŭe al la modoj de la 1930-aj jaroj, pri lingvoj, kulturoj kaj religioj de la Malproksima Oriento. Post la abiturienta ekzameno 1939 ŝi ekstudentinis ĉe la universitato en Berlino kie ŝi frekventis prelegojn de Walter Björkmann, Ernst Kühnel, Richard Hartmann, Hans Heinrich Schaeder aŭ Annemarie v. Gabain por studi la lingvojn araban kaj persan, islaman artohistorion, islamsciencojn kaj turkologion. En 1941 ŝi doktoriĝis ĉe Hartmann pere de la tezo Kalif und Kadi im spätmittelalterlichen Ägypten (publikigo en 1943). Poste ŝi deĵoris por la ministerio de eksteraj aferoj de Nazia Germanio subaŭskultadante kaj tradukadante. Habilitiĝa procedo, kiu komenciĝis en la lasta militomonato en Berlino per la skribitaĵo Die Struktur der Militärschicht unter den späten Mamluken (nepresite) nur en januaro 1946 finiĝis ĉe la universitato de Marburg.

Ŝiaj religisciencaj interesoj igis ŝin doktoriĝi ankaŭ pri tiu ĉi fakaro, en 1951 ĉe Friedrich Heiler en Marburg, pere de la publicitaĵo Studien zum Begriff der mystischen Liebe in der frühislam. Mystik (publikigo en 1954). Mistikuloj islamaj ekde tiam restis ŝia preferita esplorkampo (Myst. Dimensionen d. Islam, 1985; Sufismus, Eine Einf. in d. islam. Mystik, 2000). Post privata docentado kaj helpprofesorado en 1953 en Marburg Schimmel iĝis en 1954, estante tiupostene la unua virino kaj nemahometanino, profesorino pri islama religihiostiro ĉe la Teologia fakultato de la Universitato de Ankaro. Prelegoj ŝiaj estis en la turka lingvo. En 1961 ŝi iris al Bonn ĉe la Seminarion pri orientalaj lingvoj.

En 1967 ŝi iĝis prelegistino pri hinda-islama kulturo ĉe Harvard University, Usono. Tie ŝi ekde 1980 plenumis la profesoradon de "Agha-Khan-Professorship of Indo Muslim Culture". Sekve ŝia dua granda esplorkampo iĝis la rolo de islamo en Barato (Der Islam im ind. Subkontinent, 1983). Post la reveno al Germanlando ŝi iĝis en 1992 profesorino en Bonn. Ŝiaj delikataj tradukaĵoj el la lingvoj araba, persa, turka, urdua i.a. staris en la tradicio de Friedrich Rückert. ( Friedrich Rückert, Lb. u. Einf. in sein Werk, 1987; Friedrich Rückert, Ausgew. Werke, 2 Bde., hg. v. A. S., 1988). Jen la naskiĝo de ŝia tria esplorfokuso.

Eldiroj koncerne la publikigon de The Satanic Verses de Salman Rushdie riproĉigis kelkajn al ŝi ke ŝi prisilentus troe la danĝeron de radikaj muslimaj movadoj; tio okazis en 1995 antaŭ ol estis aljuĝita al ŝi la premio "Friedenspreises des Deutschen Buchhandels".

Celoj[redakti | redakti fonton]

Celo de ŝia tutviva laboro estis konatigi la islamajn kulturojn ĉefe pere de iliaj plej gravaj poeziaj kaj mistikaj monumentoj al nefakuloj en Eŭropo kaj Usono kaj veki tiel plej grandan komprenon de islamo. Ŝi helpis multajn doktoriĝontojn sed tamen ne fondis iun sciencan skolon propran. La reverenco antaŭ ŝi en la islama mondo grandegis. Parton de ŝiaj multnombraj vojaĝoj ŝi rakontis en la libro Berge, Wüsten, Heiligtümer, Meine Reisen in Indien und Pakistan (1994).

Premioj, civitanecoj honoraj, membrecoj[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Rückert Preis d. Stadt Schweinfurt (1965)
  • Johann-Heinrich-Voß-Preis (1980)
  • Levi della Vida Medaille (1987); Gr. BVK (1989)
  • Leopold Lucas Preis (1992)
  • Goldene Alexander v. Humboldt-Medaille (1994)
  • Internat. Presidential Iqbal Award (Lahore, 1997)
  • Reuchlin-Preis (2001)
  • A.-S.-Stiftung f. e. A.-S.-Professur, Bonn (seit 1996)
  • Civitanino honora de Islamabad (Pakistan. 1998)
  • Doktorecoj honoraj: Univ. Hyderabad, Islamabad, 1976; Peshawar, Pakistan, 1978; Univ. Uppsala, 1984; Selçuk Univ. Konya, 1998
  • Civitanino honora Stadt Bonn (2002)
  • Membrino de Dt. Morgenland. Ges. (1940), Dt. Ges. f. Orientforsch. (1949), Niederländ. Ak. d. Wiss. (1978), American Ac. of Arts and Sciences (1987)
  • Prezidanteco de Internat. Association for the History of Religion (1980–90);
  • Membro de la refondosenato de la Universitato de Erfurto (1997)
  • Honorary Fellow Royal Asiatic Soc. (1999).

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gabriel's Wing, A study into the religious ideas of Sir Muhammad lqbal, 1963
  • Calligraphy and Islamic Culture, 1984
  • The two coloured brocade, The Imaginary of Fersian Poetry, 1992
  • Deciphering the Signs of God, 1994
  • Jesus u. Maria in d. islam. Mystik, 1996
  • Träume u. ihre Deutung in d. islam. Kultur, 1998
  • Aus d. Diwan, Maulana Dschelaladdin Rumi, 2000
  • Im Reich der Großmoguln, 2000
  • Kumi, Meister d. Spiritualität, 2001
  • Das islam. Jahr, Zeiten u. Feste, 2001
  • Auf d. Spuren d. Muslime, hg. v. H. Bobzin u. N. Kermani, 2002
  • Morgenland u. Abendland, Mein west-östl. Leben, 2002 (membiografio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]