Anni Dobos
Anni Dobos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dobos Anna |
Naskiĝo | la 12-an de aprilo 1908 en ![]() |
Morto | 1995 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Béla Simon (dentkuracisto) |
Okupo | |
Okupo | aktoro • apotekisto |
Anni aŭ Annie Dobos [doboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobos Anni estis hungara aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Anna.
Anni Dobos [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1908 en Sátoraljaújhely, ŝi mortis en 1995 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Anni Dobos akiris pedagogian diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1935, sed jam dum la studentaj jaroj ekde 1928 ŝi havis rolojn ekzemple en Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Belvárosi, Nacia Teatro (Budapeŝto). Post la diplomo ŝi apartenis ekzemple al Teatro Belvárosi (1935, 1937), Teatro Városi (1936), Teatro Magyar (1939), poste ŝi edziniĝis kaj retiriĝis de la scenejo. Ŝi naskis dufoje. En la sekvaj jaroj ŝi estis apotekisto.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ibsen: Peer Gynt - Solvejg
- Lajos Lajtai: Az okos mama - Mária
- Jenő Heltai: Az ezerkettedik éjszaka - Sarazád
Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Kacagó asszony (1930)
- Pesti mese (1937) – posedanto de ĉapelovendejo