Saltu al enhavo

Annie Lennox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annie Lennox
Oskar-premiito
Persona informo
Jeanne Lennox
Naskiĝo 25-an de decembro 1954 (1954-12-25) (71-jaraĝa)
en Aberdeen
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko
Harlaw Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Mitchell Besser Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Tali Lennox (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kantisto • kantaŭtoro • VIH/aidos-aktivulo • komponisto • reĝisoro de muzikvideo • kantoverkisto • diskografa artisto • muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1976– vd
Verkado
Verkoj Why ❦
Walking on Broken Glass ❦
Into the West ❦
Sweet Dreams (Are Made of This) vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Ann "Annie" LENNOX OBE (naskita la 25-an de decembro 1954 en Aberdeen) estas brita-skota kantistino, kantverkistino kaj aktivulino. Gajninto de pluraj premioj inkluzive de la Akademia Premio.

Ŝi estas plej konata pro sia kunlaboro kun David A. Stewart en la popgrupo Eurythmics (kaj antaŭe kun The Tourists (1976–1980)), kiu havis serion da tutmondaj sukcesoj en la 1980-aj jaroj, inkluzive de " Sweet Dreams (Are Made of This) ", "Here Comes the Rain Again " kaj " There Must Be an Angel (Playing with My Heart) ". Post la disiĝo de Eurythmics, ŝi lanĉis sukcesan solokarieron en la fruaj 1990-aj jaroj.

Dum sia kariero, ŝi gajnis Akademian Premion, Premion Oran Globon, kvar Grammy-premiojn, kaj rekordajn ok BRIT-premiojn.[1] Ĉe la 76-a Akademia Premio, Lennox gajnis la Oskaron por Plej Bona Origina Kanto pro la kanto " Into the West " el la filmo La Mastro de l' Ringoj: La Reveno de la Reĝo, por kiu ŝi, kune kun Fran Walsh kaj Howard Shore, verkis kaj la kantotekston kaj la melodion.

Lennox atingis sian plej grandan sukceson en la fruaj 1990-aj jaroj, kiam ŝi lanĉis sian solokarieron, publikigante la albumon Diva en 1992.[2] Ŝi publikigis kvin studialbumojn kaj plurajn kompilaĵojn.

La kvara studia albumo de Lennox, Songs of Mass Destruction*, estis publikigita la 15-an de oktobro 2007 kaj estas ŝia fina studia albumo ĉe BMG/RCA. La albumon gvidas la unuopaĵo " Dark Road ", kiu estis publikigita la 24-an de septembro. La albumo ankaŭ enhavas la kanton " Sing ", en kiu Lennox kantas dueton kun 23 aliaj muzikistinoj, inkluzive de Madonna, Joss Stone, Gladys Knight kaj P!nk.[3]

Annie Lennox aktive partoprenas en bonfarado (batalante por virinaj kaj lesbaj rajtoj, konservante arbarojn, kontraŭbatalante malriĉecon, la HIV-epidemion, ktp.).[4] Ŝi estas bonvola ambasadorino de UNAIDS. En 2011, ŝi ricevis la Ordenon de la Brita Imperio. Ŝia ĉefa instrumento estas la piano, sed ŝi ankaŭ ludis la fluton. Ŝi aktive partoprenas en kelkaj bonfaraj organizaĵoj, kiel Amnestio Internacia kaj Greenpeace.[5]

Konata kiel pop-ikono, pro ŝia profunda alda voĉa gamo, kaj pro ŝiaj ekstravagancaj koncertoj, Lennox estis laŭdata kiel "la plej granda vivanta blankula soul-kantistino" fare de VH1 kaj estis inkludita en la listo de Rolling Stone de " La 100 Plej Grandaj Artistoj de Ĉiuj Tempoj ". Ŝi ricevis la titolon " La Plej Sukcesa Muzikistino de Britio " pro sia komerca sukceso. La kantistino estas unu el la plej vendataj muzikistoj, kun vendoj de pli ol 80 milionoj da diskoj tutmonde.

En 2017, Lennox estis nomumita la unua ina kanceliero de la Kaledonia Universitato de Glasgovo.[6]

Lennox kaj Stewart estis enkondukitaj en la Kantverkistojn-Halon de Famo en 2020. Kiel membro de Eurythmics, Lennox estis enkondukita en la Rokenrolan Halon de Famo en 2022.

Unuopaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1992 – Diva
  • 1995 – Medusa
  • 2003 – Bare
  • 2007 – Songs of Mass Destruction
  • 2009 – The Annie Lennox Collection
  • 2010 – A Christmas Cornucopia
  • 2014 – Nostalgia

Eurythmics

[redakti | redakti fonton]
  • 1981 – In The Garden
  • 1983 – Sweet Dreams (Are Made of This)
  • 1983 – Touch
  • 1984 – 1984 – For the love of Big Brother (filmmusikk)
  • 1985 – Be Yourself Tonight
  • 1986 – Revenge
  • 1987 – Savage
  • 1989 – We Two Are One
  • 1991 – Greatest Hits
  • 1993 – Live 1983 – 1989
  • 1999 – Peace
  • 2005 – Ultimate Collection ;Eurythmics Boxed (De åtte studioalbumene remastered med bonusspor)

The Tourists

[redakti | redakti fonton]
  • 1979 – The Tourists
  • 1979 – Reality Effect
  • 1980 – Luminous Basement
  • 1984 – Should Have Been Greatest Hits
  • 1997 – Greatest Hits

The Catch

[redakti | redakti fonton]
  • 1977 – Borderline/Black Blood (unuopaĵo)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Brit Awards: Did you know...?", 16 January 2001.
  2. ↑ Annie Lennox - Diva. Alirita 7 January 2025 .
  3. ↑ Annie Lennox: career timeline. The Daily Telegraph (7 October 2011). Alirita 27 September 2014 .
  4. ↑ "Annie Lennox: 'Women need to wake up. There's so much to do'", The Independent, 6 March 2011.
  5. ↑ Annie Lennox: 'Music Has No Color' (3 November 2014).
  6. ↑ "Annie Lennox named university chancellor", BBC News, 23 November 2017. (en-GB)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]