Anomeistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Anomeistoj (greke: Ἀνομοίοι), aŭ AecianojEŭomianoj, estis teologia pensofluo de Arianismo kreiĝinta sekve de la unua koncilio de Niceo kaj vastiĝinta en la 4-a jarcento. Kontraŭtriunuistaj, ili opiniis ke Jesuo (la Filo) estus laŭnature malsama kal malsimila kompare kun Dio (la "Patro"); en tio ili distingiĝis el la duon-arianoj, kiuj taksis la Filon laŭnature malsama sed simila al la Patro. La anomeistoj aliĝis al la konfeso de Ario laŭ la unua formo, kaj reĵetis lian kredokonfeson elpensite por esti reakceptataj inter la Triunuistoj.

Ikono reprezentanta la unuan koncilion de Niceo.

La nomo "anomeistoj" devenas el la greka ἀ(ν)- "ne" kaj ὅμοιος "simila", nome "malsama, malsimila"; la kromnomoj "Acianoj" kaj "Eŭnomianoj" devenas el la du precipaj epiguloj de tiu teologia pensofluo, Aecio el Kelestria kaj Eŭnomio de Ciziko.

La duonarianoj reĵetis anomeismon en koncilio de Seleŭkio, la anomeistoj siavice kondamnis duon-arianismon en la koncilio de Konstantinopolo kaj Antioĥio. La anomeistoj forstrekis eĉ la vorton ὁμοίος el Rimini kaj Konstantinopolo, asertante ke la Filo ne nur havis formulojn de malsma substanco, sed ankaŭ volon malsaman ol tiu de la Patro kaj pro tio ili estis diritaj Ἀνομοίοι.

En la 5-a jarcento, anomeista presbitero Filostorgio kompilis Eklezian Historion vidpunkte de anomeismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia