Anonimeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anonimulo

Anonimeco (de la malnovgreka ανώνυμος anonymos « sen nomo » : ἀν- an- + όνυμα onyma, malnova grekdialekta formo de όνομα onoma « nomo » aŭ « famo ») estas kvalito de io aŭ iu, kiu estas sen nomo aŭ sen famo, tio estas la stato de persono aŭ de io

  • kies nomon, identecon ni ne konas,
  • kiu ne estas konata aŭ fama .

Konsekvence, anonima io aŭ persono povas esti konata sen esti identigita aŭ male esti identigita sen esti konata (kiel la pentristoj nomitaj « anonimaj majstroj » al kiuj atribuo de verkoj restas necerta komence de la 20-a jc).

Kadre de diskonigo de iuj publikaj datumoj enhavantaj privatajn informojn, kaj aparte kadre de open data (apertaj datumoj), iuj datumoj devas esti « anonimigitaj » por ilia reuzo per krompartio, laŭ la validaj leĝoj[1].

Anonimigaj teknikoj[redakti | redakti fonton]

Nano kun hundo, hispana anonimulo, skolo de Vélazquez ĉ. 1650

Anonimeco kaj protekto de privata vivo povas esti limigitaj aŭ preterpasitaj per surslipigaj teknikoj.

Por anonimigi ekzistas pluraj kialoj kaj metodoj :

  • la plej simpla estas ne mencii nomon, por ekzemplo la anonima letero. Multaj verkoj estis publikigitaj sub anonima formo por eviti eblan cenzuron aŭ punon kontraŭ la aŭtoro, aŭ por rifuzi la principon de aŭtoreco, por ekzemplo la Parolado pri la metodo de René Descartes (1637) aŭ pli freŝdate La venanta insurekcio, verko subskribita de "nevidebla komitato" (2007). Mezepoke, atribuo al aŭtoro estis nek signifika nek juĝata grava. Pro tio, atribuo de verkoj en tiu epoko estas do ofte necerta kaj historiistoj pri arto de la 20-a jc ofte atribuas al iliaj aŭtoroj neklaran nomon aŭ priskribon pri montritaj subjektoj, kiel la Maestro del San Francesco Bardi, en Florenco (kio signifas « majstro pri pentrado de kapelo Saint-François de familio Bardi ») ;
  • la pseŭdonimo (aŭ eĉ la heteronimo) estas rimedo por ne estis identigebla de ĉiuj, sed eble nur de kelkaj. Tiel Henri Beyle uzis pli ol cent pseŭdonimojn inter kiuj la plej konata estas Stendhal.

Garantio de anonimeco[redakti | redakti fonton]

En elektronika komerco, iuj konsumantoj preferas ne doni informojn al vendistoj por ne ricevi poste reklamojn (por ekzemplo : hejma reklamado, vidi aldoma vendado).

En voĉdonado, kutime la balotiloj sur kiuj estas skribitaj la nomoj de kandidato (persono aŭ listo) estas la samaj por ĉiuj balotantoj. La balotantoj ne rajtas skribi, streki aŭ marki sian balotilon. La balotanto devas eniri balotbudon kun almenaŭ du balotiloj por enŝovi la elektitan balotilon en anoniman koverton (sen ia ajn aparta marko), tiel ke neniu povas vidi kiun balotilon la balotanto enŝovas en koverton. Poste la balotanto devas malaperigi la ne uzitajn balotilojn.

Leĝa postulo[redakti | redakti fonton]

En iuj landoj, la leĝaro postulas anonimecon por iuj agoj, por ekzemplo la anonima nasko aŭ la sangodonaco.

Anonima citaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Si j'ai choisi l'anonymat, c'est une manière de m'adresser plus directement à l'éventuel lecteur, le seul personnage ici qui m'intéresse : Puisque tu ne sais pas qui je suis, tu n'auras pas la tentation de chercher les raisons pour lesquelles je dis ce que tu lis; laisse-toi aller à te dire tout simplement : c'est vrai, c'est faŭ. ça me plaît, ça ne me plaît pas. Un point, c'est tout.   SE mi elektis anonimecon, tio estas maniero rilati pli rekte al ebla leganto, la sola persono kiu interesas min : ĉar ci ne scias kiu mi estas, ci ne estos tentata serĉi kial mi diras tion, kion ci legas; lasu cin diri tutsimple : tio estas vera, tio estas malvera, tio plaĉas al mi, tio ne plaĉas al mi, jen nur tio. 
— Le philosophe masqué (anonima intervjuo de C. Delacampagne), gazeto Le Monde, n° 10945, la 6-an de aprilo 1980 : Le Monde-Dimanche, pp. 1-a kaj 17-a.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉu kolektivumoj povas rifuzi datumdisponigon ?, intervjuo de Anne Josso, vica ĝenerala sekretario de CADA, eldono "La gazette des communes", temo « Open data », alirita la 4-an de aprilo 2011

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]