Anonymous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anonymous
emblemo
Anonymous at Scientology in Los Angeles.jpg
hacker group
Dum 2003 –
Fondodato 2003
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Anonymous Flag.svg
La flafo kun la emblemo de senkapa formalvesto
Manifestacio de Anonymous kontraŭ la Eklezio de Scientologio. La manifestaciantoj asertis, ke la eklezio estas fakte kulto, kaj ke la impostsenigo donita al ĝi kiel religia institucio devus esti rifuzita, ĉar ĝi estas fakte korporacio.

La Anonymous (eo: "anonimuloj") estas malcentrigita aktivisma kodrompa anaro origine aperinta en 2003 kaj famiĝinta pro ciferecaj atakoj kontraŭ registaroj, registaraj institucioj kaj agentejoj, entreprenoj kaj aliaj organizaĵoj. Ĝenerale la membroj de Anonymous distingiĝas publike uzante la maskon de Guy Fawkes, nome angla katolika revoluciulo kiu partoprenis en la Pulva konspiro, laŭ la stilo de la bildromano V for Vendetta plie populigita per la samnoma filmo, en kiu oni rakontas la historio de maskita aktivulo kiu klopodas elpostenigi britan faŝisman registaron.[1]​ Tamen, ne ĉiam tio okazas ĉar kelkaj preferas kaŝi sian vizaĝon neuzante maskon aŭ maskas siajn voĉojn pere de voĉŝanĝiloj aŭ tekstoprogramoj kiel Loquendo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Opinión: la V de Vendetta y el surgimiento de Anonymous». BBC News Mundo. 10a de februaro 2012. Konsultita la 8an de novembro 2021.