Ansa kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ansa kruco

Ansa kruco (Nila kruco, Ankh, Anch, Anĥ, crux ansata) estas unu el ĉefaj simboloj de antikva Egiptio. Ĝi ofte estadas bildigata en konekso kun diino Izisa (Eset), kiu apartenis al la plej ŝatataj dioj de la antikva Egiptio. Kiel edzino de dio Oziriso kaj patrino de dio Horuso ŝi prezentis patroninon de la vivo. Kun la imago de vivo estadas kunigata ankaŭ la kruco mem. Ties formo ŝajne rememorigas homan korpon kun etenditaj manoj kaj la maŝo en la supra parto de la kruco prezentas kapon.