Saltu al enhavo

Anselme Gaëtan Desmarest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anselme Gaëtan Desmarest
Persona informo
Anselme Gaëtan Desmarest
Naskiĝo 6-an de marto 1784 (1784-03-06)
en Parizo
Morto 4-an de junio 1838 (1838-06-04) (54-jaraĝa)
en Maisons-Alfort
Tombo Grave of Desmarest (en) Traduki
Tombejo Père-Lachaise, 50 48° 51′ 42″ Nordo 2° 23′ 40″ Oriento / 48.861743 °N, 2.394375 °O / 48.861743; 2.394375 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Nicolas Desmarest (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eugène Desmarest (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo zoologo • entomologo • ornitologo • kuracisto • krustacologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Anselme Gaëtan DESMAREST (6a de Marto 1784 – 4a de Junio 1838) estis franca zoologo kaj verkisto. Li estis filo de geologo de Nicolas Desmarest kaj patro de zoologo Eugène Anselme Sébastien Léon Desmarest.

Desmarest estis lernanto de Georges Cuvier kaj de Alexandre Brongniart, kaj en 1815, li sukcedis Pierre André Latreille en profesoreco de zoologio en la École nationale vétérinaire d'Alfort. Li estis elektita membro de la Usona Filozofia Societo en 1819[1] kaj de la Académie Nationale de Médecine en 1820.

Desmarest publikigis Histoire Naturelle des Tangaras, des Manakins et des Todiers (1805), Considérations générales sur la classe des crustacés (1825), Mammalogie ou description des espèces des Mammifères (1820), kaj Dictionnaire des Sciences Naturelles (1816–30, kun André Marie Constant Duméril). Lia Mammalogie estis grava ĉar ĝi enhavis kompletan liston de ĉiu mamuloj ĝis tiam konataj, inkludante vivantajn formojn kaj formortintajn formojn konatajn nur el fosilioj. Desmarest estis unu el la unuaj sciencistoj kiuj rutine aplikis la nomojn kaj de genro kaj de specio al animaloj. Antaŭe la ordinara kutimo estis doni nur genronomon al nova animalo.[2]

La ordinara nomo de la Desmaresta hutio (Capromys pilorides) honoras Anselme Gaëtan Desmarest, kiu priskribis la specion en 1822 laŭ la sinonimo fourniere. La bruna algo Desmarestia estis nomita en honoro de Desmarest,[3] same kiel la familio (Desmarestiaceae) — kaj siavice, la ordo (Desmarestiales) — kies genro estas la tipa specio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ APS Member History. Alirita 2021-04-05 . [rompita ligilo]
  2. ↑ (2024-03-18) “Nomenclatural history of Megalonyx Jefferson, 1799 (Mammalia, Xenarthra, Pilosa, Megalonychidae)”, ZooKeys (en) (1195), p. 297–308. doi:10.3897/zookeys.1195.117999.
  3. ↑ (1813) “Essai sur les genres de la famille des thalassiophytes non articulées”, Annales du Muséum d'Histoire Naturelle, Paris (fr) 20, p. 43–45. Alirita 11a de Decembro 2017..