Antônio Jacó da Paixão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antônio Jacó da Paixão
Persona informo
Naskonomo Antonio Jacob da Paixão
Naskiĝo 28-an de novembro 1842 (1842-11-28)
en Argirita
Morto 26-an de septembro 1912 (1912-09-26) (69-jaraĝa)
en Rio Novo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Law School, University of São Paulo
Subskribo Antônio Jacó da Paixão
Familio
Patro Antônio Júlio da Paixão
Frat(in)o Tibúrcio Antônio da Paixão
Infano Leovigildo Leal da Paixão
Parencoj Rodolfo Gustavo da Paixão
Fernando Damata Pimentel
Rodolfo Gustavo da Paixão
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr
Antônio Jacó da Paixão

Antônio Jacó da Paixão (naskiĝis en la tiama vilaĝo de Senhor do Bom Jesus do Rio Pardo (nun Argirita), tiam distrikto de Leopoldina, la 28-an de novembro 1842 kaj mortis en Rio Novo, la 26-an de septembro 1912) estis unu el la subskribintoj de la Brazila Konstitucio de 1891.

Advokato, li studentiĝis en 1875 en Juraj kaj Sociaj Sciencoj ĉe la Fakultato de Juro de San-Paŭlo (Fakultato de Juro de Largo de São Francisco). Li estis la plej maljuna studento en la klaso kaj, por resti en San-Paŭlo, li estis partnero en apoteko kun sia amiko João José Prestes Pimentel, praavo de Fernando Damata Pimentel, iama guberniestro de Minas-Ĝerajso. Post kompletigo de la jura kurso, li ekloĝis en Rio-Novo, Minas-Ĝerajso, kie li komencis sian politikan karieron.

Li estis studento de Externato Aquino, en Rio-de-Ĵanejro, iam unu el la plej bonaj edukaj institucioj en Brazilo. Li studis ankaŭ Homarsciencon en la taglernejo de la Monaĥejo de São Bento, en Rio-de-Ĵanejro, kompletiginte la Filozofian kurson. Li kvalifikiĝis por instruado kun specialiĝo en Aritmetiko, Algebro kaj Geometrio.

Li estis elektita al la Provinca Asembleo de Minas-Ĝerajso en la dujaroj de 1880-1881, 1882-1883 kaj 1884-1885, kie li estis gvidanto de la Liberala Partio en la leĝdona ĉambro. En sia unua jaro en oficejo, li estis la aŭtoro de la projekto kaj ĉefa artikulanto de la 3-a kaj definitiva politika emancipiĝo de São João Nepomuceno, ĝuste rilate al Rio Novo, la urbo en kiu li tiam loĝis.

Ĝi respublikiĝis en 1886, do, antaŭ la proklamo de la respubliko. Jam kiel membro de la Respublikana Partio de Minas Gerais (PRM), li estis elektita deputito al la Nacia Konstitucia Kongreso, kaj ekzercis la mandaton de ĝenerala deputito en la 1-a leĝdona periodo (1891-1893) kaj en la 3-a leĝdona periodo (1897-1899). Li estis unu el sep famuloj elektitaj por redakti la Konstitucion de la Ŝtato de Minas-Ĝerajso la 15-an de junio 1891. La projekto estis aprobita per referendumo fare de la estonta konstituciiga asembleo.

Antônio Jacó da Paixão estis la patro de la magistrato Leovigildo Leal da Paixão, frato de la kuracisto Dro. Tibúrcio Antônio da Paixão, filo de Antônio Júlio da Paixão kaj kuzo de Rodolfo Gustavo da Paixão (prezidanto de la ŝtato Gojaso en la provizora registaro de marŝalo Deodoro da Fonseca). Fernando Damata Pimentel, iama guberniestro de la ŝtato Minas-Ĝerajso, estas la pranevo de Antônio Jacó da Paixão.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alzira Alves de Abreu (2015). Dicionário histórico-biográfico da Primeira República (1889-1930), Fundação Getulio Vargas.
  • MONTEIRO, Norma de Góis (Coord.) (1994). Dicionário biográfico de Minas Gerais: período republicano 1889-1991. Assembleia Legislativa de Minas Gerais.
  • Almeida Nogueira (1909). A Academia de São Paulo: Tradições e Reminiscencias, Estudantes, Estudantões, Estudantadas.
  • 300 anos de Minas Gerais / Organizador: Felipe Pinto; Prefácio de Romeu. Zema.- 1. ed. - Belo Horizonte, MG : Editora Del Rey, 2020.