Antaŭekzisto de Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
In principio erat verbum, latina por En la komenco estis la Vorto, el la Vulgato, Evangelio laŭ Johano, 1:1-18.

La Antaŭekzisto de Kristo temas pri la doktrino de la ontologia aŭ persona ekzisto deKristo antaŭ lia naskiĝo. Unu el la signifaj bibliaj citaĵoj estas Johano 1:1-18 kie, en la triunuisma vido, Kristo estas identigita kun antaŭekzistanta dia hipostazo nomata Logos aŭ Vorto. Tamen, aliaj ne-triuniismaj vidpunktoj pridubas la aspekton de persona antaŭekzisto aŭ pridubas la aspekton de dieco, aŭ ambaŭ.

La koncepto de antaŭekzisto de Kristo estas centra dogmo de la doktrino de la Triunuo. Triunuisma kristologio esploras la naturon de la antaŭekzisto de Kristo kiam la Dio hipostazo estis nomita Logos aŭ Vorto, priskribita en verso de la Evangelio laŭ Johano 1:1-18, kiu komenciĝas:

Citaĵo
 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 

Kiam la Triunuo estas reflektita en kristana arto, Logos foje estas prezentita en maniero kiel tiu kiu similas al la viro Jesuo (en bildoj de la Edena ĝardeno kiam Enkarniĝo ankoraŭ ne okazis).

Eblas akcepti la antaŭekziston de Kristo sen akcepti lian plenan diecon en la triunuisma signifo. Ekzemple, estas verŝajne ke Ario kaj plej frue rekomendantoj de Arianismo akceptis antaŭekziston de Kristo. Same Miguel Servet kvankam neis la doktrinon de la Triunuo akceptis personan antaŭekziston de Kristo. John Locke kaj Isaac Newton ŝajnas konservi la kredon je la antaŭekzisto de Kristo malgraŭ ilia malakcepto de la Triunuo.

Hodiaŭ, pluraj ne-triuniismaj sektoj aŭ kongregacioj kredas je ia formo de antaŭekzisto de Kristo, inkluzive de Atestantoj de Jehovo kiuj identigas Jesuon kiel la ĉefanĝelo Mikaelo, interpretante la evangelion de Johano Mormonismo instruas la antaŭekziston de Kristo kiel unua kaj plej granda el la spiritaj filoj.

La Polaj Fratoj (17-a jarcento), unitaristoj (18-a jarcento), kaj kristadelfianoj (19-a jarcento) ne akceptas la kredon je la antaŭekzisto de Kristo.