Antal Bán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Bán
Persona informo
Naskonomo Rozmayer Antal
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1903 (1903-08-30)
en Popovac
Morto 25-an de aŭgusto 1951 (1951-08-25) (47-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Antal Bán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bán Antal estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia origina nomo ĝis 1945 estis Rozmayer Antal.

Antal Bán [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1903 en Hungara reĝlando en Baranyabán (nuntempa Popovac en Kroatio). Li mortis la 25-an de aŭgusto 1951 en Zuriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Bán frekventis bazlernejon, poste li lernis metion. En 1917 li partoprenis en la sindikata laboro. Li apogis la Hungaran Sovetrespublikon, post ties falo li rifuĝis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Ankaŭ tie li faris ankaŭ sindikatajn laborojn, eĉ li redaktis hungarlingvan gazeton. Post falo de Jugoslavio en 1945 la loĝloko de Bán apartenis al Hungario. Kiel danĝera figuro li estis deportita duonjaron. En 1943 li laboris ĉefe por la socialdemokratoj. Dum la nazia erao li kaŝiĝis, tamen li aktivadis laŭ la eblecoj. Post la 2-a mondmilito li estis membro en la Provizora Parlamento. Inter 1945-1948 li estis ministro pri industrio, dume li ricevis dufoje premiojn. Li kontraŭis unuiĝon kun la komunistoj, tial li forlasis la landon. Li edziĝis unufoje, li havis solan filon.

En 1988 li estis reentombigita en Hungario.

Fontoj[redakti | redakti fonton]