Antal Esterházy
Antal Esterházy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1676 en Galanta |
Morto | 8-an de aŭgusto 1722 (46-jaraĝa) en Tekirdağ |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Franz Graf Esterházy von Galántha (en) |
Patrino | Katalin Thököly (en) |
Frat(in)oj | József Esterházy kaj Franz Graf Esterházy von Galántha (en) |
Infano | Bálint József Esterházy (en) |
Okupo | |
Okupo | soldato politikisto |
Grafo Antal Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Antal estis hungara militestro. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai.
Antal Esterházy [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1676. Li mortis la 8-an de aŭgusto 1722 en Osmana Imperio en Tekirdag.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Esterházy edziĝis en 1695, sed en la sekva jaro li vidviĝis, tial li denove edziĝis en 1701. Li frue aliĝis al armeo de Habsburgoj, en 1697 li atingis la rangon kapitano batalanta kontraŭ la turkoj. En 1698 li estis militkaptito. En 1703 li estis elektita departementestro. En la sama jaro komenciĝis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, komence li batalis kontraŭ Rákóczi. En 1704 li aliĝis al stabo de Rákóczi. Li batalis precipe en Transdanubio, foje li atingis defendajn murojn de Vieno. Antaŭ falo de la liberecbatalo li iris al Pollando. En 1717 kune kun tataroj li atakis Transilvanion, sed li malvenkis. Li fuĝis al kortumo de Rákóczi, kie li mortis pro epidemio. Li estis reentombigita en 1906 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).