Antal Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Fischer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1901 (1901-09-08)
en Bratislavo
Morto 15-an de julio 1979 (1979-07-15) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Jakab Fischer
Infanoj 2
Parencoj Enoch Fischer
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Antal Fischer [fiŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fischer Antal estis hungara kuracisto, reŭmatologo, patologo, fiziologo, profesoro.

Antal Fischer [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1901 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 15-an de julio 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Fischer frekventis akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1926, sed dum lernado li ankaŭ laboris en kemia instituto. Post jaroj la diplomo estis validigita en Germanio kaj Hungario. Inter 1926 kaj 1933 li laboris en reŭmatologia instituto en Aachen, poste li gvidis medikamentan laboratorion en Budapeŝto. En 1945 li estis vilaĝa kuracisto en Jászjákóhalma, post unu jaro li laboris en kliniko en Budapeŝto havanta la rangon privata profesoro, ekde 1952 jam docento. Li doktoriĝis en 1965. Li verkis 12 medicinajn librojn, li ricevis memormedalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Rheumatiamus und Grenzgebite (1933)
  • Die philosophischen Grundlagen der Wissenschaftlichen Erkenntnis (1946)
  • Physiologie und experimentelle Pathologie der Leber (1959)
  • Laboratóriumi vizsgálatok indicatiója és értékelése (1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]