Antal Fleischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Fleischer
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1845 (1845-07-19)
en Kecskemét
Morto 28-an de novembro 1877 (1877-11-28) (32-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

FLEISCHER Antal (flejŝer) estis hungara kemiisto, universitata profesoro naskita en Kecskemét la 19-an de julio 1845 kaj mortinta en Koloĵvaro la 28-an de novembro 1877.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Antal Fleischer studis farmacion en Vieno. Li doktoriĝis en Budapeŝto. En 1868 li iĝis asistanto kaj ekpublikis memstare siajn esplorrezultojn en hungaraj kaj eksterlandaj fakrevuoj. En 1872 li iĝis universitata profesoro de la Universitato de Koloĵvaro. En la lernojaron de 1872–73-a li studis la laboratoriojn de eksterlandaj universitatoj, precipe de tiu de Bonn. En 1875 oni elektis lin honora membro de la unuiĝo de apotekistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A szobránci hideg sóskénes ásványvizek vegyi vizsgálata (Pest, 1872);
  • A cyánsav vegyületek szöveti alkatáról (Bp., 1877)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon