Antal Gulyás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Gulyás
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de decembro 1884(nun 1884-12-13)
en Hungario Vészalja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 5-an de majo 1980
en Hungario Debrecen (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo natursciencisto • fungosciencisto • virusologo • universitata instruisto
vdr

Antal Gulyás [gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gulyás Antal estis hungara altlerneja instruisto.

Antal Gulyás[1] naskiĝis la 13-an de decembro 1884 en Vészalja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, konata ankaŭ Vaszolya, nuntempa Văsoaia en Rumanio), li mortis la 1980 en Debrecen (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Gulyás maturiĝis en gimnazio en Hódmezővásárhely en 1903, poste li doktoriĝis en Scienca Universitato Ferenc József en 1908. Lia plej grava instruisto estis Aladár Richter. Post la doktoriĝo li estis asistanto en la universitato kaj en 1910 li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Kolozsvár). En 1910 li ekinstruis en simila akademio en Kassa, sed li estis soldato dum la 1-a mondmilito. Inter 1921 kaj 1949 li instruis en la Ekonomia Akademio (Debrecen) (inter 1939-1945 li estis akademiestro), poste li pensiuliĝis. Lia habilitiĝo okazis en 1938 en Universitato István Tisza, poste li prelegis ankaŭ en la sama loko. Tamen inter 1951-1956 li laboris en agronomia instituto. Li kandidatiĝis en 1952 ĉe la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis malsanoj de la tabakoj. Li ricevis premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Syringa Josikaea és Syringa Emodi fiziológiai - anatómiai viszonyai kapcsolatban rendszertani helyzetükkel. (disertaĵo, 1907)
  • Mező- és kertgazdasági növényeink állati ellenségei (1924)
  • A mezőgazdasági növények és gyümölcsfák betegségeinek leküzdése növényvédelmi szerekkel és óvintézkedésekkel (1934)
  • A burgonya vírusbetegségei: a vírusok jelentősége a leromlásban és az ellenük való védekezések (1938)
  • A dohánykártevő Thrips tabaci Lindeman biológiája, kártétele és az ellene való védekezés (1947)
  • A dohány melegágyi betegségei (1951)
  • A dohány betegségei és kártevői (1965)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo fondita en 2011

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]