Antal Katona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antal Katona, laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona Antal estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Antal Katona[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de julio 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Katona frekventis bazlernejon, poste metilernejon por esti ferlaboristo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste ankaŭ en Hungara Sovetrespubliko. Post la mondomilito li laboris en fabriko, ankaŭ sindikata funkciulo. Komence li aliĝis al socialdemokrato, pote al komunistoj. En 1944 li partoprenis en la rezista movado. En la jaroj 1948 kaj 1949 li gvidis Hungaran Poŝton. En 1949 li estis elektita parlamenta deputito. En la jaro 1951 li estis ministro, poste subministro inter 1953-1961. Li pensiuliĝis en 1961. Li havis ankaŭ partiajn postenojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.