Antal Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Koch
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1843 (1843-01-07)
en Sombor
Morto 8-an de februaro 1927 (1927-02-08) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ferenc Koch
Infano Nándor Koch
Parencoj Sándor Koch
Ferenc Kövessi
Okupo
Okupo geologo • mineralogo • paleontologo
vdr

Antal KOCH [koĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koch Antal estis hungara geologo, paleontologo, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (1894). Lia filo estis Nándor Koch, krome lia parenco estis Sándor Koch.

Antal Koch [1] naskiĝis la 7-an de januaro 1843 en Hungara reĝlando, en Zombor (nuntempa Sombor en Serbio. Li mortis la 8-an de februaro 1927 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Koch frekventis gimnaziojn en Kalocsa kaj Baja, poste universitaton en Pest (urbo) inter 1861-1865. Li komence instruis en gimnazio, sed ekde 1867 jam en universitato de Pest. En 1869 li ekhavis postenon en la ĵus fondita Hungara Ŝtata Geologia Instituto baldaŭe li plulernis en Vieno kaj Bonn. En 1872 li komencis instrui en Universitato Kolozsvár, kie li establis la geologian instituton, kies gvidanto estis. En ELTE li estis katedrestro inter 1895-1913. En 1916 li prenis nobelan nomon bodrogi. Li okupiĝis pri ĉiuj branĉoj de geologio, nepre menciindaj liaj esploroj en Transilvanio kaj Fruška Gora (tiam apartenaĵoj de Hungario). Li longe redaktis Erdélyi Múzeum kaj aliajn revuojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Földtani tanulmányok Eperjes környékén (1868)
  • Górcsövi kőzetvizsgálatok (Ekzamenoj de mineraloj per mikroskopo), (1872)
  • Erdély ásványainak kritikai átnézete (Kritika trarigardo de mineraloj de Transilvanio), (1885)
  • A Fruskagóra geologiája (1895)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo "Koch Antal" fondita en 1969

Fontoj[redakti | redakti fonton]