Antal Kunder

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KUNDER Antal estis hungara politikisto, inĝeniero, ministro naskita en Nagykároly en 1900 kaj mortinta en Rio de Janeiro la 4-an de decembro 1968.

Biografio

Antal Kunder finis militakademion en Ludovika. Li akiris diplomon de inĝeniero (1924), li iĝis kapitano de militinĝeniero. Dum la registaro Gyula Gömbös en 1935 li estis registarkomisaro de la Oficejo Eksterkomerca, pli poste ĝia prezidanto; en 1938 en la registaro de Géza Imrédy li estis sekretario de la ministerio pri komerco kaj trafiko, de 22-a de septembro 1938 ĝis 27-a de oktobro 1939 ministro, de 15-a de novembro 1938 ĝis 25-a de julio ministro pri industriafero, pli poste en la registraro de Döme Sztójay de 22-an de marto 1944 ĝis 7-a de aŭgusto denove li estis ministro pri komerco kaj trafikafero. Li estis deputito de Magyar Élet Pártja de Esztergom (1938–39, 1939–44). Kiel militkrimulo oni kondamnis lin al morto, poste al vivlonga deviglaboro. En 1956 li liberiĝis kaj elmigris kaj en Brazilo li estis ĉefoficisto de la entrepreno Elektorba de Rio de Janeiro.

Fonto