Antal Megyer-Meyer
Aspekto
Antal Megyer-Meyer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1883 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de julio 1948 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/7-1-191 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1906) ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Antal Megyer-Meyer [medjer-mejer], aŭ Antal Megyer Meyer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Megyer-Meyer Antal estis hungara pentristo, industriartisto, altlerneja instruisto.
Antal Megyer-Meyer [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1883 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de julio 1948 (laŭ alia informo la mortotago estas la 8-a) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Megyer-Meyer studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Edukejo en 1906. Post siaj studoj li ekinstruis samloke, ekde 1923 en Hungara Belarta Altlernejo. Li estis rektoro de la Altlernejo inter 1937 kaj 1939. Li ofte kreis ekleziajn juvelojn aŭ pentris murpentraĵojn en kirkoj. Li ricevis premiojn en 1922, 1930, 1941.
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fresko (kapelo de centra seminario, 1936)
- murpentraĵoj (katolika instituto en Eger, 1941)
- Kalapos önarckép (pentraĵo)
- Naplemente (pentraĵo)