Antal Peitler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Peitler
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1808 (1808-03-24)
en Pécs
Morto 24-an de julio 1885 (1885-07-24) (77-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Antal Peitler [pejtler], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Peitler Antal József estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, abato. Antal Peitler [1] naskiĝis la 24-an de marto 1808 en Pécs. Li mortis la 24-an de julio 1885 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Peitler frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Pest (urbo). Li interrompis la lernadon en 1826 kaj li lernis teologion en seminario en Pécs. En 1831 li pastriĝis, poste li estis pastro laŭvice en Szebény, Pécsvárad. En 1835 li iĝis episkopa sekretario, en 1848 kanoniko. En 1851 li ricevis ŝtatan postenon en Buda, poste en Vieno, samtempe li estis nomumita titulara abato. Ekde 1859 li estis episkopo de Vác. En 1873 li ricevis la titolon vera interna sekreta konsilisto. En 1875 li fondis diocezan bibliotekon, sed tiutempe li donacis monojn al la edukado, eĉ al Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Egyházi beszédek, mellyeket különféle alkalommal mondott és kiadni készült négyesi báró Szepesy Ignácz pécsi püspök 4 volumoj, (1839-40)
  • Peitler József Antal váczi püspök üdvözlő szózata megyéje összes híveihez (1859)
  • Litterae pastorales ad clerum suae dioecesis (1859)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.