Antal Reischl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antal Reischl
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1916 (1916-12-30)
Morto 15-an de aprilo 1978 (1978-04-15) (61-jara)
Profesio
Profesio arkitekto
Information icon.svg
vdr

Antal Reischl [rejŝl], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Reischl Antal estis hungara arkitekto, inĝeniero, profesoro.

Antal Reischl [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1916 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Reischl akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1939, poste li eklaboris en la ĉefurbo. Post jaroj li soldatiĝis, militkaptitiĝis, sed ankaŭ tie li ricevis arkitektajn taskojn en Sovetunio. Li hejmenvenis en 1947. En la sekva jaro li ekinstruis en la teknikuniversitato, kie li estis katedrestra docento en 1951, post jardeko katedrestro kaj kandidato. Li planadis ĉefe loĝdomojn. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 1972.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Contemporary Principles of Hospital Building’’ (1954)
  • ’’Mérnöki kézikönyv’’ (Inĝeniera manlibro), (1960)
  • ’’Lakóépületek tervezése’’ (Planado de loĝdomoj), (1973) – lernolibro por studentoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.